La Indonezia falketo (Microhierax fringillarius) estas specio de rabobirdo de la familio de Falkedoj kaj genro de Falketoj, kiu komponiĝas el tre malgrandaj falkoj de Azio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Indonezia falketo
Indonezia falketo
Indonezia falketo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Microhierax
Specio: M. fringillarius
Microhierax fringillarius
(Drapiez, 1824)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas unu el la plej malgrandaj rabobirdoj, tipe inter 14–16 cm longa. Ĝi estas indiĝena kaj komuna specio de loĝantaj birdoj de Brunejo, Birmo, suda Tajlando, Malajzio, Singapuro kaj ĉefe en Indonezio de kio venas la komuna nomo.[1]

Ili nestumas en arbotruoj.[2] Ili manĝas malgrandajn birdojn kaj insektojn. La tipa habitato estas arbaroj, arbarbordoj, arbarklarejoj, duarangaj arbaroj kaj malfermaj arbaroj.[1]

Ĝi havas nigrajn suprajn partojn, blankecruĝecajn subajn partojn, en la nigra kapo markata malantaŭokula larĝa blanka strio kaj malgranda blanka frunto. Estas nigraj markoj en flankoj kaj femuroj, kio estas tialo por aludo al kruroj aŭ fingroj en la latina scienca nomo.[2] La vosto estas nigra kun blankaj markoj en suba vosto.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 iucn
  2. 2,0 2,1 Harmer, Sidney Frederic; Shipley, Arthur Everett. (1899) The Cambridge Natural History. Macmillan, p. 173–174. ISBN 9780548647776.