La Finŝa enanto, Oenanthe finschii, estas malgranda paserina birdo kiu estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata membro de malnovmonda grupo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas azia birdo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Finŝa enanto
Finŝa enanto
Finŝa enanto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Oenanthe
Specio: O. finschii
Oenanthe finschii
(Heuglin, 1869)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La genra nomo, Oenanthe, estas ankaŭ la nomo de genro de plantoj, nome la enantoj, kaj devenas el la greka oenos (οίνος) "vino" kaj anthos (ανθός) "floro". Ĉe la plantogenro, ĝi aludas al la vinaromo de la floroj.[1] Ĉe la birdoj enantoj, ankaŭ nomataj saksikoloj pro la parenca genro Saxicola, ĝi aludas al la reveno de la Rokenanto al Grekio printempe ĝuste dum la epoko de la apero de burĝonoj en vitoj.[2].

Distribuado redakti

Tiu 15–16 cm longa birdo reproduktiĝas en duondezertaj kaj ŝtonecaj montetoj el Turkio orienten al Afganio kaj okcidenta Pakistano. Ĝi estas mallongdistanca migranto, kiu vintras en Egiptio kaj Granda Mezoriento. Ili estas vagantoj en Kipron iom ofte. Ties populacio estas ĉirkaŭkalkulita de 1 al 20 milionoj.

Aspekto redakti

Somere la masklo de Finŝa enanto estas nigrablanka birdo. La blankaj krono (kun helgriza nuanco), centra dorso kaj ventro (kun malhelbruna nuanco en flankoj) kontrastas kun la nigraj vizaĝo, gorĝo kaj flugiloj. La vosto kaj pugo estas blankaj, kun vostofino kiel renversita nigra T formante bildon kiel tiu de la Mediteranea enanto, sed kun uniforme larĝa finzono.

La ino estas brungriza supre, kaj blankeca sube. La vostobildo estas simila al tiu de la masklo.

Kutimoj redakti

La Finŝa enanto manĝas ĉefe insektojn. Ties alvoko estas fajfeca cit, kaj la kanto estas miksaĵo de klaraj notoj kun fajfoj kaj krakado. La nesto estas konstruita en rokfendo; la ino demetas 4-5 ovojn kiel normala ovodemetado.

Tiu birdospecio estis nomita laŭ la germana naturalisto Otto Finsch.

Subspecioj redakti

  • Oenanthe finschii barnesi (Oates, 1890) - Or Turkio, NOr & Ok Irano kaj Ok Turkmenio Or al SC Kazaĥio, Or Afganio kaj Ok Pakistano; nereproduktantaj ankaŭ ĉe Mezopotamio kaj SOk Azio.
  • Nomiga subspecio Oenanthe finschii finschii (Heuglin, 1869) – Turkio kaj Mezoriento (inklude pleja N Israelo) Or al Ok kaj SOk Irano; nereproduktantaj ankaŭ ĉe marborda Or Mediteraneo, N Egiptio kaj Mezoriento.

Referencoj redakti

  1. Dropwort, Hemlock Water. A Modern herbal. Botanical.com. Alirita 2008-02-05.
  2. Northern Wheatear. eNature. Alirita 2008-02-05.