Friedrich Hermann Otto FINSCH [finŝ] (8-a de aŭgusto 1839 - 31-a de januaro 1917, Braunschweig) estis germana etnografisto, naturalisto kaj koloniisma esploristo.

Otto Finsch
Portreto de Otto Finsch
Portreto de Otto Finsch
Persona informo
Otto Finsch
Naskiĝo la  8-an de aŭgusto 1839(nun 1839-08-08)
en Warmbrunn, Silezio,  Prusio (Germanio)
Morto la 31-an de januaro 1917 (77‑jara)
en Brunsvigo, Brunsvigo,  Germana Regno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Familio
Patro Moritz Finsch vd
Edz(in)o Elisabeth Finsch vd
Profesio
Okupo biologo • esploristo • ornitologo • komercisto • etnologo • natursciencisto • antropologo • zoologia kolektisto • zoologo • vojaĝisto • konservisto-restaŭristo • muzeologo • kuratoro vd
Laborkampo etnologioornitologio • natural science • zoologiobiologiovojaĝo vd
Aktiva en Kaiser-Wilhelmsland • Germana Novgvineo vd
Fama pro koloniigo de Germana Novgvineo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Finsch naskiĝis ĉe tiama Warmbrunn en Silezio al Moritz Finsch kaj Mathilde naske Leder. Lia patro laboris en la vitra komerco kaj ankaŭ li trejniĝis kiel vitropentristo. Intereso pri birdoj kondukis lin al uzado de sia arta kapablo por tiu celo kaj propono de la Aŭstria Konsulo kondukis lin viziti Bulgarion en 1859. Tie li produktis verkon pri la regiona birdovivo kaj publikigis sian unuan artikolon en Journal für Ornithologie pri la birdoj de Bulgario. Tiu eksperto helpis lin akiri postenon de zorgisto ĉe la Reichsmuseum pri Natura Historio en Leiden (1862–1865). En 1864 li iĝis zorgisto de la muzeo en Bremeno kaj ties direktoro en 1876. Li akiris honoran doktorecon el la Universitato de Bonn en 1868 pro ornitologio sed li ankaŭ interesiĝis pri etnologio.[1] En 1876 li akompanis la zoologon Alfred Brehm al ekspedicio al Turkmenio kaj nordokcidenta Ĉinio. Li interesiĝis ankaŭ en la kreado de germanaj kolonioj en Pacifiko kaj iĝis membro de Sudmaraj komplotistoj, influa grupo estrita de bankisto nome von Hansemann.[2]

 

Finsch rezignis kiel zorgisto de la muzeo en 1878 por pluigi siajn veturojn. En 1886 li edziĝis al Elisabeth Hoffman. Inter printempo de 1879 kaj 1885 li faris kelkajn vizitojn al polineziaj insuloj, Novzelando, Aŭstralio kaj Novgvineo.[2] Li revenis al Germanio en 1882.[3] En 1884 li revenis en Novgvineo kiel negocisto je la konto de Bismarck por ke la nordorienta parto de tiu insulo, kun Nova Britio kaj Nova Irlando, iĝu germana protektorato.[1] Ĝi estis renomita Lando de Kaiser Wilhelm kaj Bismarkoj. La ĉefurbo de la kolonio estis nomita Finschhafen liahonore. En 1885 li estis la unua eŭropano kiu malkovris la riveron Sepik, kaj li nomigis ĝin laŭ la germana imperiestrino Aŭgusta.

Post reveno al Berlino Finsch pasis du jarojn kiel konsilanto de la entrepreno Neuguinea-Kompagnie. En 1898 li iĝis zorgisto de la birdokolekto ĉe la Rijksmuseum en Leiden, kaj poste en 1904 estro de la etnografia departamento de la Municipa Muzeo en Braunschweig, kie li mortis.

Unu el liaj ĉefaj verkoj temis pri tutmondaj psitakoj. Tio okazigis kritikojn, ĉar ofte li klopodis renomigi genrojn kaj ŝajne por akiri aŭtorecon.[4]

Kelkaj specioj de psitakoj portas lian nomon, kiaj la Amazona finschi kaj la Psittacula finschii. La Finŝa varano, Varanus finschi, portas lian nomon ĉar li kolektis kio estos la holotipo por tiu specio. La kratero Finsch en la luno nomiĝas tiele ankaŭ liahonore.

Publikigitaj verkoj redakti

  • Otto Finsch, Catalog der Ausstellung ethnographisher und naturwissenschaftlicher Sammlungen (Bremen: Diercksen und Wichlein, 1877).
  • Otto Finsch, Anthropologische Ergebnisse einer Reise in der Südsee und dem Malayischen Archipel in den Jahren, 1879-1882 (Berlin: A. Asher & Co., 1884).
  • Otto Finsch, Masks of Faces of Races of Men from the South Sea Islands and the Malay Archipelago, taken from Living Originals in the Years 1879-82 (Rochester, NY: Ward's Natural Sciences Establishment, 1888).
  • Otto Finsch, Ethnologische Erfahrungen und Belegstücke aus der beschreibender Katalog einer Sammlung in K.K. Naturahistorischen Hofmuseum in Wien (Wien: A. Holder, 1893).
  • Finsch, O. 1867-68. Die Papageien / monographisch bearbeitet von Otto Finsch Leiden:Brill [1]
  • kun Gustav Hartlaub Die Vögel der Palau-Gruppe.Über neue und weniger gekannte Vögel von den Viti-, Samoa- und Carolinen-Inseln.Journal des Museum Godeffroy, Heft 8, 1875 and Heft 12, 1876.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Samoa Travels (1888). Alirita 2013-11-05.
  2. 2,0 2,1 P. G. Sack, 'Finsch, Otto (1839 - 1917)', Australian Dictionary of Biography, Volume 4, Melbourne University Press, 1972, pp 170-171.
  3. Melbourne Argus 24 Nov 1882 paĝo 7e, el St James Budget 22a Septembro 1882.
  4. Bruce, Murray (2003) A brief history of classifying birds. Foreword to volume 8 of The Handbook of the Birds of the World Volume 8. Lynx Edicions. pp. 1-43 teksto

Aliaj fontoj redakti

  • Herbert Abel, Otto Finsch: Ein Lebensbild Zur 50. Wiederkehr des Todestages am 31. Januaro 1967. Jahrbuch der Schlesischen Friedrich-Wilhelms-Universitat zu Breslau. Band XII. Würzburg: Holzner-Verlag.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti