Malfermi la ĉefan menuon

Cieplice Śląskie-Zdrój

Cieplice Śląskie-Zdrój - [elparolu: cieplice silonskie zdruj]; (germane: Bad Warmbrunn ĝis 1945; estas kuracloko kaj kvartalo de la pola urbo Jelenia Góra.

Cieplice Śląskie-Zdrój
ĉeĥe: Slezské Teplice, germane: Bad Warmbrunn
kvartalo
Pawilon Edward w Parku Zdrojowym w Jeleniej Górze-Cieplicach.jpg
Pavilono Edward
POL Cieplice Śląskie Zdrój COA.svg
Blazono
Oficiala nomo: Cieplice Śląskie-Zdrój
Ŝtato Pollando Pollando
Provinco Malsuprasilezia Provinco
Distrikto Distrikto Jelenia Góra
Administra sidejo Jelenia Góra
Historiaj regionoj Malsupra Silezio, Prusio
Montaro Gigantmontaro
Situo Cieplice Śląskie-Zdrój
 - koordinatoj 50°51′42″N 15°41′27″E  /  50.86167°N, 15.69083°O / 50.86167; 15.69083 (Cieplice Śląskie-Zdrój)
Orogenenezo
montariĝo
Sudetoj
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Aŭtokodoj DJ
Urba rajtoj 1935–1976
Situo enkadre de Pollando
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de montaro Sudetoj
ButtonRed.svg
Situo enkadre de montaro Sudetoj
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Cieplice Śląskie-Zdrój
Retpaĝo: www.jeleniagora.pl
La Longa Domo.
Statuo de „Sankta Johano de Nepomuk”.

Ĝis la 1975 jaro ĝi estis memstara urbo.

Historio de kvartalo Cieplice Śląskie-ZdrójRedakti

Cieplice Śląskie-Zdrój ĝis la 1975 estis memstara urbo, nun estas kvartalo de la urbo Jelenia Góra.
Politika historio de la urbo estas kunligita kun ĝia aparteno al kvar ŝtatoj. Komence ĝi apartenis al la polaj piastidoj. Tiamaniere estis ĝis 1392 jaro, kiam post morto de Agnesa de Habsburgoj, vidvino post la princo Bolko la 2-a Mały, la Svidna-Javoria princlando transdependiĝis al Ĉeĥa Krono, al Luksemburgia dinastio. En 1526 jaro la Silezio troviĝis sub regado de Habsburgoj. En 1740 jaro sekve de sileziaj militoj ĝi troviĝis en Prusio. Kaj denove revenis al Pollando en 1945 jaro, post la dua mondmilito.
Tradicio kunligas ekeston de Cieplice kun la silezia princo Bolesław la 1-a Wysoki (ĉirkaŭ la jaro 1175). Tamen la unuaj historiaj priskriboj devenas el la 1281 jaro kaj skribas pri dono de la tereno kaj „la varmaj akvoj” al la kavaliroj de Malta Ordeno. La kavaliroj estis venigitaj per la princo el Lwówek Śląski Bernard Zwinny. Al ĉi tiu ordeno la setlejo Cieplice ŝuldas postean famon kiel kuracloko. Post la cent jarojn de ordena likvido, la setlejo Cieplice (tiam nomita Ciepłowody) kun la granda parto de Jeleniogórska Valo transiris kiel posedaĵo al kavalira familio Schaffgotsch. De la 1403 jaro la setlejo parte ekestis posedaĵo de la cistercianoj el Krzeszów.
En la 17-a kaj 18-a jarcento la setlejo ne nur estis la kuracloko sed ankaŭ estiĝis grava centro de la vitroindustrio (la polurejoj de la vitro) kaj komerco de la arta vitro. En la 1702 jaro ekestis ĉi tie gildo de la poluristoj, kaj en la 1741 jaro en la setlejo komencis okazi bazaroj. El ĉi tiu prospera tempo devenas pli multe da burĝaj, barokaj brikdomoj kaj aliaj antikvaĵoj de la urbo. La plia disvolviĝo de la setlejo bremsis konkurenco de la proksima Jelenia Góra. Nur en la dua duono de la 19-a jarcento komencis disvolviĝi paperindustrio. En la 1854 komencis funkcii la unuaj metiejoj kaj en la 1870 jaro oni komencis produktado kaj muntado de paperproduktaj maŝinoj. En la 1847 komencis veturi la ĉevala tramo, en la 1900 jaro la elektra tramo kaj baldaŭ la kuracloko ekhavis fervojan kunigon. En la 1931 jaro estis konstruita granda kuracdomo. En la 1935 jaro Cieplice ricevis la urborajton. En la 1967 jaro la trama trafiko substituis la aŭtobusa.
En ĉi tiu kuracloko sin kuracis famaj personoj, kiel inter alie: John Quincy Adams (postea prezidanto de Usono), Johann Wolfgang von Goethe, en la 1687 pola reĝino Maria Kazimiera d'Arquien kun la korteganoj (de lia nomo devenas nomo de la unu mineralakvo „Marysieńka”), pola princino Izabela Czartoryska, pola princo Stanisław Poniatowski (reĝa fratido), en la 1792 kaj 1806 jarojn – pola politikisto kaj pastro Hugo Kołłątaj, en la 1848 jaro probable pola poeto Juliusz Słowacki, en la 1847 jaro pola poeto Wincenty Pol.

Vidindaĵoj de la kvartalo Cieplice Śląskie-ZdrójRedakti

  • La post monaĥeja komplekso kaj kristana preĝejo patronata per „Sankta Johano Baptisto”

La post monaĥeja komplekso konsistas el monaĥejo, kiu devenas el la jaroj 1586-87. Ĝi estis plukonstruita en la jarojn 1679-84 kaj rekonstruita en la jarojn 1712-14 post la incendio. Nun parte ĉi tie estas lokejo de “Ordeno de la Regulaj Povraj Klerikoj de Dipatrino de Piaj Lernejoj” (latine: Ordo Clericorum Regularium Pauperum Matris Dei Scholarum Piarum) kaj parte ĉi tie estas lokejo de kuracloka administracio.
La baroka kristana preĝejo patronata per „Sankta Johano Baptisto” estis konstruita en la jarojn 1712-14 sur la projekcio de la ortangulo. La konstruaĵo havas flankajn kapelojn kaj jubeojn.
Ene troviĝas belega baroka ekipaĵo el la jaroj 1714-93. En la ĉefa altaro troviĝas pentraĵo de M.Wilmann „Plejsankta Maria Virgulino” el la 1687 jaro. Flanke de la altaro staras skulptaĵoj de Sankta Petro, Sankta Johano Baptisto, Sankta Johano la Evangeliisto kaj Sankta Paŭlo. Vidinda estas la abunde ornamita predikejo kun bareliefoj montrantaj eventoj el vivo de Johano Baptisto kaj altaro de la "14 da Propetantoj” el la 1716-17 jarojn. Inter la kolonoj en la jubeoj troviĝas la 12 da pentraĵoj atribuitaj probable al M.Wilmann. Sub la ĥorejo troviĝas la 3 da pentraĵoj de J.F.Hoffmann (la lernanto de M.Wilmann): “Depreno el la Kruco”, “La Kristo en la Getsemane”, “La Kristo Portante la Krucon” el la 1736.
Ekstere oni povas admiri la rokokan portalon el la 1779 jaro kun ŝtona skulptaĵo de “La Madono kaj Anĝeloj”. Sur la orienta fasado troviĝas tomboŝtonoj kaj en la niĉoj troviĝas statuoj de “Sankta Gotardo” kaj de “Sankta Placido”. Sur la korto staras aparte sonorilturo el la 1709-10 jarojn. Sur la ĝia ĉetera parto kaj sur la suda muro de la preĝejo troviĝas la 13 da malfrue renesancaj tomboŝtonoj de la nobeloj (jarojn 1579-1624), de la familianoj Schaffgotsch kaj aliaj. La tomboŝtonoj estis translokita el la Radomierz en la 1849 jaro. Ankaŭ staras baroka statuo de „Sankta Floriano” el la 1713 jaro. Super la portalo de ĝardena pordego troviĝas rokoka skulptaĵo „Adorado de la Sanktega Sakramento pere de Sankta Bernardo kaj Sankta Juliana” (1781). Sur la norda korto troviĝas baroka statuo de „Sankta Triunuo” (1724, flankita per la statuoj de „Sankta Huberto” (1785) kaj de „Sankta Sebastiano” (1786). La statuo staras surloke de falita teren en la 1697 jaro tilio, sub kiu en la 1403 jaro estis lokita fondaĵa akto de la ordeno (hodiaŭ ĉi tie staras tabulo kun latina surskribo.

  • La Longa Domo. La “Longa Domo” (alinome: la “Ŝtona Domo”) estis konstruita en la 1546 jaro. En la 1689-93 jarojn ĝi estis alikonstruita per la cistercianoj kaj estis alkonstruita kovrita galerio al la kuracfonto. Ĝi estas la plej malnova kuracdomo en la Cieplice Śląskie-Zdrój.
  • La evangelisma preĝejo de Salvatoro el la 1774-79 jarojn kiu havas modestan barokan internaĵon. Antaŭ la preĝejo staras grandioza, la 200 jara kverko.
  • La palaco de Schaffgotsch. Grandioza klasikisma konstruaĵo el la 1784-88 arkitektita per Georgo Weber el Opole. Sur la ĉefa fasado troviĝas la blazonoj de familio Schaffgotsch kun la piastidaj agloj. La interno estis multiple alikonstruita kaj ene restis malpluraj stuka ornamaĵoj, dekoraciaj ledaj kovraĵoj de mebloj, tapetoj, kahelfornoj kaj aliaj. Interesindaj inter alie estas la “Bala Ĉambro”, la “Spegula Ĉambro” kaj la “Ruĝa Ĉambro”. Nun en la palaco estas sidejo de la filio de Vroclava Politekniko.

Kvartaloj de Jelenia Góra :
Cieplice Śląskie-Zdrój * Czarne * Goduszyn * Grabary * Jagniątków * Maciejowa * Sobieszów * Strupice * Śródmieście * Zabobrze * Zatorze

Loĝaj kvartaloj de Jelenia Góra:
Orle * Pomorskie * Skowronków * Widok * XX-Lecia * Osiedle Zabobrze I * Osiedle Zabobrze II * Osiedle Zabobrze III * Żeromskiego

FotogalerioRedakti

NaskiĝintojRedakti

Bibliografio kaj fontojRedakti