La fino de historio estas politika kaj filozofia koncepto kiu supozas, ke partikulara politika, ekonomia aŭ socia sistemo povas disvolvigi tion kio konstituas la finan punkton de la socikultura evoluo de la homaro kaj la fina formo de la homa regado. Vario de aŭtoroj argumentis, ke partikulara sistemo estas la "fino de historio" kiel Thomas More en Utopia, Georg Wilhelm Friedrich Hegel, Karl Marx,[1] Vladimir Solovjov, Alexandre Kojève,[2] kaj Francis Fukuyama en sia verko de 1992 nome The End of History and the Last Man.[3]

La koncepto de fino de historio tute diferencas el ideoj de fino de la mondo (aŭ lasta juĝo) esprimitaj en variaj religioj kaj studitaj de la eskatologio, kiuj povas profeti kompletan detruadon de la Tero aŭ de la vivo sur la Tero, kaj la fino de la homa raso (homa specio) kiel oni konas ĝin. La fino de historio anstataŭe proponas staton en kiu la homa vivo pluas senfine al la futuro sen pliaj gravaj ŝanĝoj en socio, sistemo de regado aŭ ekonomio.

Notoj redakti

  1. Clarke, J. J. (1971). ""The End of History": A Reappraisal of Marx's Views on Alienation and Human Emancipation". Canadian Journal of Political Science. 4 (3): 367–380. JSTOR 3231359.
  2. Boucher, Geoff. "History and Desire in Kojève".
  3. Fukuyama mem ekreviziis siajn ideojn kaj abandonis kelkajn el la novkonservativajn komponantojn de siaj tezoj ekde la Iraka milito. Interview with Ex-Neocon Francis Fukuyama: "A Model Democracy Is not Emerging in Iraq"[rompita ligilo] Spiegel Online, 22a de marto, 2006