Finŝa eŭfonjo

(Alidirektita el Finsĉa eŭfonjo)

La Finŝa eŭfonjo (Euphonia finschi) estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj. Tiu genro enhavas birdojn kiuj estas tipe metalece malhelbluaj supre kaj brilflavaj sube. Multaj havas kontrastajn palajn fruntojn kaj blankajn subvostojn. Kelkaj havas helbluajn makulojn kape aŭ oranĝecajn subajn partojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Finŝa eŭfonjo
Finŝa eŭfonjo (supre), ilustraĵo fare de Joseph Smit, 1886
Finŝa eŭfonjo (supre), ilustraĵo fare de Joseph Smit, 1886
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Euphonia
Specio: E. finschi
Euphonia finschi
(Sclater & Salvin, 1877)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas eu Brazilo, Gujanoj, kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.

Temas pri specio de tre markata seksa duformismo. Masklo havas tre malhelbluajn suprajn partojn kun iom da purpura nuanco en kapo kaj nuko, escepte tre flavaj frunto al supra krono diference de proksima parenco nome la Oranĝakrona eŭfonjo kiu havas tutan kronon flavan. La subaj partoj estas tre sulfurflavaj kun oranĝeca nuanco en brusto. La kruroj estas grizaj. La ino estas olivecverdeca supra kaj flaveca sube.

Referencoj redakti