Fiscus iudaicus

La fiscus iudaicus (juda fisko) estas la imposto altrudita, kiel puno pro la milita ribelo, de Vespasiano (kiu imperiestris en Romio ekde 69 ĝis 79), venkitaj de lia filo Tito.[1] Ĝi fakte estis pagata de judoj submetitaj al la romia imperio post la detruo de la Templo de Jerusalemo favore de la templo de Kapitola Jupitero en Romo [2] Ili estis devigataj, ĉiu unuope, pagi ĉiujare du draĥmojn.[3]

Monero de Makco Kokeio Nerva celebranta la abolicion de la fiscus iudaicus por kristanoj.

Ankaŭ pere de tiu imposto la imperiestro sukcesis sanigi la ŝtatan bilancon malriĉigitan ankaŭ pro tiu unua juda milito.

Influo de la fiscus judaicus sur la rilatojn inter judoj kaj kristanojRedakti

La unuaj kristanoj pagis mem tiun imposton ĉar la romianoj, dekomence, juĝis kristanismon juda sekto.[4]. La imperiestro Domiciano ordonis rigore enketi ĉe tiuj kiuj vivis “more judaico” (laŭ la juda maniero) ĉar diversaj devigatoj provis sin prezenti kiel kripto-judoj. Laŭ romia historiisto Suetonio iuj fiskaj funkciuloj kontrolis ĉu la enketito havis aŭ ne la signon de la cirkumcido.

Okazis nur sub la regado de Nerva ke la imposto estis deviga nur por la praktikantoj de judismo, kaj estis malŝarĝitaj kristanoj (96 p.K).[5]. Tamen kristanismo ne akiris la statuson de religio licita, kiu realiĝos nur per la edikto de Milano de 313.

Abolicio de la fiscus iudaicusRedakti

Ne klaras ĝis kiam tiu juda devigo estis observata. Laŭ historiitoj ĝi ankoraŭ estis enkasigita en la dua jarcento. Ŝajnas ke Juliano la Apostato ĝin definitive aboliciis.

Tiu imposto kurioze revenis, mezepoke, dum la Sankta Romia imperio, precize sub la regado de Ludoviko la 4-a en 1342, sub la nomo de “Opferpfennig”. Devigataj estis ĉiuj judoj ekde la dekdujariĝo. Judoj estis devigataj ĉar la sanktaromia imperiestro estis la heredanto de la antikva romia imperio. Sed ĝi forgesiĝis tuj post.

NotojRedakti

  1. Jozefo Flavio, “Peri tou Ioudaikou polemou (Pri la juda milito)”, VII, 6.6.
  2. Samlibro VII.6.6
  3. "Pri la juda milito VII.6.6"
  4. Laŭ Maurice Sartre kaj aliaj historiistoj, la superstiticio judaica (juda superstiĉo), inter romianoj, inkluzivis judojn kaj kristanojn.
  5. Wylen, Stephen M., The Jews in the Time of Jesus: An Introduction, Paulist Press (1995), ISBN 0809136104, Pp 190-192 ; Dunn, James D.G., Jews and Christians : The Parting of the Ways, A.D. 70 to 135, Wm. B. Eerdmans Publishing (1999), ISBN 0802844987, Pp 33-34.; Boatwright, Mary Taliaferro & Gargola, Daniel J & Talbert, Richard John Alexander, The Romans: From Village to Empire, Oxford University Press (2004), ISBN 0195118758, p. 426.;

BibliografioRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

  • [1] Mallonga itallingva sinsekva historio pri “La malfacilaj rilatoj Romio-Judoj en homolaicus.com.