Flöha (rivero)
Flájský potok (ankaŭ rivero Fláje, germane Flöha) estas akva fluanto, kiu estas sur la ĉeĥa flanko rojo kaj sur la germana flanko ĝi jam fariĝas rivero el la rojo. Ĝi fontas en orienta parto de Ercmontaro en Erikejo Grünwald proksime de Bouřňák (869 m s. m.) proksime de municipo Mikulov en distrikto Teplice. De tie ĝi fluas en okcidenta direkto. Proksimume post sep kilometroj ĝi enfluiĝas en akvan rezervujon Fláje, kiu estas fonto de trinkakvo por regionoj de Most kaj Teplice kaj ĝi troviĝas jam en distrikto Most. La valbaraĵo estis finita en la jaro 1962. Plu la rojo fluas tra Český Jiřetín ĝis Saksio, kie ĝi akiras nomon Flöha. Sur la ĉeĥa teritorio Flájský potok estas longa 16,6 km, akvokolekta areo mezuras 67,4 km² kaj mezproksima trafluo ĉe la ŝtatlimo atingas 1,02 m³/s.
Flájský potok / Flöha | |
ĉeĥe: Flájský potok, germane: Flöha | |
rojo - rivero | |
Flájský potok en Český Jiřetín
| |
Oficiala nomo: Flájský potok / Flöha | |
Ŝtatoj | Ĉeĥio, Germanio |
---|---|
Distriktoj | Distrikto Teplice Bohemio, Distrikto Most Bohemio, Distrikto Ercmontaro Saksio |
Historiaj regionoj | Bohemio, Saksio |
Montaro | Ercmontaro |
Akva rezervujo | Akva rezervujo Fláje |
Fontrivero | Flájský potok |
- situo | Ercmontaro nordokcidente de Nové Město
|
- alteco | ~845 m |
- koordinatoj | 50° 41′ 52″ N 13° 41′ 11″ O / 50.69778 °N, 13.68639 °O (mapo) |
Enfluejo | kun Zschopau |
- situo | ĉe Flöha Saksio
|
- alteco | 268 m |
- koordinatoj | 50° 51′ 28″ N 13° 03′ 50″ O / 50.85778 °N, 13.06389 °O (mapo) |
Suma longo | 67,0 km (42 mi) |
Suma akvokolektejo | 799,4 km² (79 940 ha) |
Trafluo | apud enfluejo en Zschopau |
- mezproksima | 9,2 m³/s |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Hidrologia vico | 1-15-03-023 |
Situo de la enfluejo enkadre de Germanio
| |
Vikimedia Komunejo: Flöha (river) | |
Portalo pri Geografio |
Tuj en la komenco de sia germana vojo ĝi enfluas denove en valbaraĵon Rauschenbach. Plu ĝi fluas tra Neuhausen. En sektoro inter Hirschberg kaj Zelený Důl (Grünthal) ĝi kreas landlimon de Ĉeĥio kaj Germanio (katastro de municipo Brandov). Ĉi tie mallongtempe post si de maldekstre ĝi akceptas rojojn Svídnice kaj Načetínský potok, post kio ĝi definitive eniras en la saksian teritorion. Plu ĝi trafluas tra urbo Olbernhau, en Pockau enfluas en Flöhan rivereto Černá (Schwarze Pockau) fontanta ĉe Jelení hora en katastra teritorio Kryštofovy Hamry, plu ĝi fluas proksime de Lengfeld sub kastelo Rauenstein. En urbo Flöha ĉe Chemnitz Flöha de dekstre enfluiĝas en riveron Zschopau.
Pluaj fotoj
redakti-
Flájský potok sub digo de akva rezervujo Fláje
-
Valo de Flájský potok sur saksia flanko; en fono dekstre akva rezervujo Rauschenbach
-
Fláje senpere antaŭ enfluejo ĝis Zschopau