Flaĝolettono estas tono de kordinstrumento, kiu laŭas al pli alta ol la baza frekvenco de la kordo, do al ties 2-a, 3-a ... partotono. Ĝi ekestas per artefarita formado de oscilonodoj, t.e. per malforta fingrometado sur la dividpunktoj 1:2, 1:3 ktp. La nomo devenas de la flaĝoleteca (flutsimila) sono de ĉi tiuj tonoj sur la violono.

Fizike flaĝolettono korespondas al la naturtonoj ĉe blovinstrumentoj, je kiuj oni povas per konvenaj teknikoj (preterblovado) generi kromajn oscilonodojn en la aerkolono.

Diferencigoj redakti

  1. Natura flaĝoleto: Deirpunkto estas la netuŝita kordo. Notita estas plejparte la sono, ĉar plejofte ekzistas nur unu ebleco de realigo, resp. ĉe pluraj eblaj realigoj oni povas lasi la elekton al la ludanto. Super la noton oni metas cikleton, kiu aludas, ke ĉi tiu tono estas generenda per (natura) flaĝoleto. Se oni volas noti la ekprenon, oni devas eventuale indiki la kordon, sur kiu realigendas la natura flaĝoleto. La tono de la malforte surmetita fingro estas notita kiel romboforma notokapo.
  2. Artefarita flaĝoleto: Deirpunkto estas la forte prenita kordo. Notitaj estas la forte premita fingro kiel normala notokapo kaj la malforte surmetita fingro kiel romboforma notokapo. Ofte estas aldonita la fakta sono inter krampoj. Artefarita flaĝoleto bezonas altan zorgemon je la realigo kaj estas pro la kompleksa ekprenoj pli malfacile genereblaj ol naturaj flaĝolettonoj.
  3. Plektroflaĝoleto ĉe la gitaro: Tiun flaĝoleton realigas male al natura flaĝoleto la ekfrapa mano. Se oni ekludas kordon per plektro, oni samtempe dampas ĝin preskaŭ samtempe kun la ekfrapa mano (ekzemple per la dikfingra osteto aŭ la meza fingro). Tiel oni povas ankaŭ generi tre altajn flaĝoletojn. Je kordinstrumentoj validas: ju pli alta la flaĝoleto, des pli malbone ĝi eksonas kaj des pli malfacile estas generi ĝin.

Laŭ tio, kiu intervalo situas inter la elirtono kaj la flaĝolettono, varias la alteco de la fakte sonanta tono:

  1. Oktavoflaĝoleto: La flaĝoleto en la oktavo generas la saman tonalton kiel tiu de la forte ekprenita tono.
  2. Kvintoflaĝoleto: Se oni realigas la flaĝoleton kvinton super la (netuŝita aŭ prenita) deirtono, la rezulto sonas duodecimon (=oktavo plus kvinto) super la deirtono.
  3. Kvartflaĝoleto: Se oni realigas la flaĝoleton kvarton super la (netuŝita aŭ prenita) deirtono, la rezulto sonas duoblan oktavon super la deirtono.
  4. Tercia aŭ seksta flaĝoletoj (granda): Se oni realigas la flaĝoleton grandan terciongrandan sekston super la (netuŝita aŭ prenita) deirtono, la rezulto sonas duoblan oktavon plus granda tercio super la deirtono.
  5. Tercia aŭ seksta flaĝoletoj (granda): Se oni realigas la flaĝoleton malgrandan tercionmalgrandan sekston super la (netuŝita aŭ prenita) deirtono, la rezulto sonas duoblan oktavon plus kvinto super la deirtono.

Tonaltoj redakti

Ĉar la eksonaj tonaltoj estas partoj de la naturtona serio, ili pli malpli deflankiĝas de la kutima egalŝtupa agordo. Tercioflaĝoleto ekzemple sonas 14 cendojn pli malalta ol la forte prenita granda tercio. Per flaĝolettonoj oni do povas ludi tonsekvojn en pura agordo.

Naturaj flaĝoletoj kun distanco de pli ol oktavo de la netuŝita kordo sonas ĉe analogaj lokoj (duodecimo, duobloktavo, duobloktavo plus granda tercio, duobloktavo plus kvinto ktp.) egalaj kiel la forte prenitaj tonoj. Ĉar la flaĝolettonoj pli bone eksonas kaj ankaŭ je iomete malpreciza prenado ankoraŭ ne sonas malĝustaj, oni uzas ilin ofte je rapidaj arĉaj pasaĝoj.

Aparta efekto estas ankaŭ la flaĝoletglitado, je kiu — malsame ol ĉe forte prenita glitado — ne ĉiuj tonoj, sed nur la suprotonoj de la respektiva netuŝita kordo estas sonigitaj.

 
Harmonitabelo

Flaĝolettonojn oni povas bone uzi por la agordado de (precipe pli malaltsonaj) kordinstrumentoj kiel gitaro, basgitaro, violonĉelo kaj kontrabaso. Por tio oni ludas kaj komparas konvenan flaĝolettonon samtempe kun la toniko de alia, pli alta netuŝita kordo. Deflankiĝo inter la tonaltoj tiam pro ŝvebaĵoj estas klare aŭdebla.

Jena desegno montras diversajn naturajn flaĝoletojn sur la A-kordo de gitaro kopare kun simlpe prenitaj kordoj.

 

La "kalkuloj" ne estas notitaj formale ĝustaj, sed nur prezentas simpligitan mallongskribon.
Adicioj ĉi tie rilatas nur kun la fretoj kaj dividoj sur la dividproprocio de la kordo.
8 und 8 indikas oktavosaltojn.

Eksteraj ligiloj redakti