Flago de Uzbekio

(Alidirektita el Flago de Respubliko Uzbekio)

La flago de Uzbekio (uzbeke Oʻzbekiston-davlat bairogʻi) estis aprobita dum la 7-a Speciala Sesio de la Supera Konsilio de la Respubliko Uzbekio, la 18-an de novembro 1991.

Flago de Uzbekio
Flago de Uzbekio
Flago de Uzbekio
nacia flago
Lando  Uzbekio
Uzo 111000
Proporcio 1:2
Oficialigo 18-an de novembro 1991
vdr
Standardo de la Uzbeka Armeo

La uzbeka flago kaj ties simboloj portretas la historiajn ligilojn kun ŝtatoj kiu ekzistis en la pasinteco ene de la limoj de moderna Uzbekio kaj enkarnigas en ĝi mem la naciajn kaj kulturajn tradiciojn de la respubliko. La koloro blua sur la flago estas simbolo de la eterna ĉielo kaj viviga akvo, kiuj reflektas la esencon de vivo. En simbola lingvo ĝi reprezentas bonecon, saĝecon, honestecon, gloron kaj lojalecon. Sekve, la koloro de la ŝtatflago de Amir Temur ankaŭ estis blua. La koloro blanka sur la flago, simbolas pacon, harmonias kun la taglumo kaj la fontoj de lumo en la universo. La koloro verda estas simbolo de la renovigo de naturo. En multaj nacioj, estas konsiderita kiel simbolo de juneco, espero kaj ĝojo. La ruĝaj strioj estas alfluantoj de la potenco de vivo. La bildigo de novluno estas ligita kun la historiaj tradicioj. En la sama tempo ĝi estas simbolo de la sendependeco. Steloj estas konsideritaj spiritaĵoj. La 12 steloj sur la ŝtatflago de la Respubliko Uzbekio estas ankaŭ rekte ligitaj kun historiaj tradicioj, kun la antikva kalendaro-ciklo de la suno. La 12 steloj ankaŭ estas klarigita per la evoluo de astronomio en la scienca penso de la antikvaj ŝtatoj ene de la limoj de Uzbekio[1][2].

Flagoj de regionoj de Uzbekio redakti

Historiaj flagoj de Uzbekio redakti

Buĥoro redakti

Emirato de Bukhara, ene Bukhara Emirato, tiam Bukhara Popola Soveta Respubliko kaj Bukhara Sovetia Socialisma Respubliko.

Ĥiva redakti

Ĥorezm, Ĥiva Ĥanlando poste, tiam Ĥorevma Popola Soveta Respubliko kaj Ĥorevma Soveta Socialisma Respubliko.

Kokanda aŭtonomeco redakti

 
Flago de Kokanda aŭtonomeco de 27 novembro 1917 ĝis 22 februaro 1918

Turkestano redakti

Turkestano ĝeneralo-guberniestreco kaj poste la Turkestana Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko.

Uzbekio redakti

Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko kaj poste la Respubliko de Uzbekio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Uzbekistan. The World Factbook. CIA. Arkivita el la originalo je 2019-01-05. Alirita May 18, 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-01-05. Alirita 2015-10-14.
  2. Waters, Bella. (2006) Uzbekistan in Pictures. Twenty-First Century Books, p. 191.