Flava monarkoĉetio

La Flava monarkoĉetio (Erythrocercus holochlorus) estas afrotropisa specio de genro de birdoj enmetitaj foje en la familio de Monarkedoj foje en tiu de la Ĉetiedoj, kie ĝi estus proksime de aziaj genroj, dum tiukaze temas pri genro de Afriko. Temus pri longvostaj birdoj, dum la proksimaj genroj TesiaUrosphena estas tre mallongvostaj birdoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flava monarkoĉetio
Flava monarkoĉetio
Flava monarkoĉetio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Superfamilio: Silviedoj Sylviidae
Familio: Ĉetiedoj Cettiidae
Genro: Erythrocercus
Specio: E. holochlorus'
Erythrocercus holochlorus
(Erlanger, 1901)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Orienta Afriko nome en marborda Kenjo, suda Somalio laŭlonge de la rivero Juba kaj nordorienta Tanzanio. Ties natura habitato estas tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de malaltaj teroj aŭ arbustaroj. Ĝi estas insektovora birdo kiu akrobatas por kapti insektojn inter la kanopeo de arboj.

Tiu specio formas superspecion kun la samgenraj E. mccallii kaj E. livingstonei, el kiuj ĝi estas la plej flava. Ĝi estas monotipa, tio estas sen subspecioj.

Temas pri tre flava birdo, pli hela sulfurflava en subaj partoj kaj kun iom da olivbruneca nuanco supre kaj pli klare brunecaj nuancoj en flugilplumoj kaj longa vosto.

Referencoj redakti