D-ro Flora Murray, M.D. (1869 - 1923) estis medicina pioniro kaj membro de la brita virinbalotrajtista organizaĵo Women's Social and Political Union (Socia kaj politika unio de virinoj, aŭ WSPU).

Flora Murray
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1869 (1869-05-08)
en Dumfries
Morto 28-an de julio 1923 (1923-07-28) (54-jaraĝa)
en Hampstead
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Universitato de Durham • London School of Medicine for Women
Okupo
Okupo kuracistosufrageto
vdr

Murray ĉestis la Londonan Medicinan Instruejon por Virinoj kaj poste trejnis en Durham. Ŝi laboris en Skotlando antaŭ translokiĝi al Londono en 1905. Ŝi estis kuracist-oficiro ĉe Belgrave Hospital for Children (Belgrave malsanulejo por infanoj) kaj anestezisto ĉe Chelsea Hospital for Women (Chelsea malsanulejo por virinoj).

Murray aliĝis la union WSPU en 1908, kaj servis kiel kuracisto por la militemaj sufragetoj. Ŝi parolis en kunvenoj kaj marŝis ĉe procesioj. Ankaŭ ŝi estis sukuristo ĉe manifestacioj, kaj kuracis Emmeline Pankhurst kaj aliajn malsatostrikintojn post ilia liberigo de malliberejo. Ŝi kampanjis kun aliaj kuracistoj kontraŭ ŝtopnutrado.[1]

En 1912, ŝi fondis la Women's Hospital for Children (Virina malsanulejo por infanoj) en Londono kun ŝia amiko kaj kolego D-ro Louisa Garrett Anderson. Ĝi kaj provizis sanigon por lokaj laboristaraj infanoj kaj ebligiis al virinaj kuracistinoj okazon gajni kilinikan sperton pri infansanigo. Malsanuleja devizo estis: "Deeds, not words" (Agoj, ne vortoj). [1]

Dum la Unua Mondmilito, Murray deĵoris en Francio kun la WHC. Kunkune kun Louisa Garrett Anderson, ŝi establis milit-malsanulejojn por la franca militaro en Parizo kaj Wimereŭ. Finfine, ili ankaŭ sukcesis establi la WHC ĉe la milit-malsanulejo en Endell Street, Holborn, Londono. La tuta dungitaro de la WHC estis virinoj, inkluzive Louisa Garret Anderson kiel ĉefa ĥirurgiisto.

Murray neniam edziniĝis. Ŝi mortis en 1923 kaj estas entombigita en Buckinghamshire. Tie ankaŭ estis entombigita Louisa Garrett Anderson, post ŝia morto en 1940. Ne estas certa, ke ili estis amorantinoj, sed ili estis entombigitaj kune kaj ilia tomboŝtono estis enskribita "Ni estis glore feliĉa" (We have been gloriously happy")[2].

Notoj redakti

Ĉi tiu artikolo estis bazita sur ĝia angla versio.