Louisa Garrett Anderson

D-ro Louisa GARRETT ANDERSON CBE (naskiĝis la 28-an de julio 1873, mortis la 11-an de novembro 1943) estis medicina pioniro, filino de alia pionira kuracisto Elizabeth Garrett Anderson. Ŝi ankaŭ estis nevino de la grava virinbalotrajtisto Millicent Fawcett kaj fariĝis membro de la brita virinbalotrajtista organizaĵo Women's Social and Political Union (Socia kaj politika unio de virinoj, aŭ WSPU).

Louisa Garrett Anderson
Persona informo
Naskiĝo 28-an de julio 1873 (1873-07-28)
en Aldeburgh
Morto 15-an de novembro 1943 (1943-11-15) (70-jaraĝa)
en Brajtono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater London School of Medicine for Women • St Leonards School
Familio
Patro James George Skelton Anderson
Patrino Elizabeth Garrett Anderson
Frat(in)o Alan Garrett Anderson
Parencoj Millicent Fawcett
Okupo
Okupo kuracisto • kirurgo • biografo • verkistosufrageto
vdr

Anderson estis ĉefa ĥirurgiisto de la Women's Hospital Corps (Malsanuleja korpuso de virinoj, aŭ WHC) kaj ŝi estis altranga membro en la brita Reĝa Societo de Medicino.

Frua vivo redakti

Anderson estis unu el tri infanoj de James George Skelton Anderson kaj Elizabeth Garrett Anderson. La patro estis ŝipposedanto. La patrino estis la unua virino en Britio kiu gajnis medicinan kvalifikon. Elizabeth Garrett Anderson ankaŭ kunfondis la Londonan Medicinan Instruejon por Virinoj, kaj fariĝis la unua elektita urbestro en Britio.

Louisa Garrett Anderson ĉeestis lernejon St Leonards en St. Andrews, Fife en Skotlando. Poste, ŝi ĉeestis la Londonan Medicinan Instruejon por Virinoj (fondita de ŝia patrino).

Kariero redakti

Anderson laboris kiel kuracisto en malsanulejoj kaj privataj klinikoj.

En 1912 ŝi estis mallonge malliberigita por ŝia aktivado kiel sufrageto.

Dum la Unua Mondmilito Anderson deĵoris en Francio kun la WHC, Kunkune kun ŝia amiko kaj kolego D-ro Flora Murray, establis milit-malsanulejojn por la franca militistaro en Parizo kaj Wimereux. Finfine, ŝi ankaŭ sukcesis establi la WHC ĉe la milit-malsanulejo en Endell Street, Holborn, Londono. La tuta dungitaro de la WHC estis virinoj, inkluzive Anderson mem, kiel ĉefa ĥirurgiisto.

Anderson verkis multajn medicinajn artikolojn, kaj eldonis ankaŭ vivhistorion de la patrino, en 1939.

Ŝi mortis en 1949 kaj estas entombigita en Buckinghamshire kun ŝia amiko Flora Murray kiu jam mortis en 1923. Ne estas certa, ke ili estis amorantinoj, sed ili estis entombigitaj kune kaj ilia tomboŝtono estis enskribita "Ni estis glore feliĉaj" (We have been gloriously happy")[1].

Notoj redakti

Ĉi tiu artikolo estis bazita sur ĝia angla versio.

  1. http://www.findagrave.com/cgi-bin/fg.cgi?page=gr&GRid=6531849 Louisa Garrett Anderson (1873 - 1943) - Find A Grave Memorial