Forkovosta petrelo
La Forkovosta petrelo, Oceanodroma furcata, estas malgranda birdospecio de la familio de Hidrobatedoj. Ĝi nomiĝas tro simile al la Forkvosta petrelo, Oceanodroma leucorhoa, samgenra, sed oni evitu konfuzon. En la listo de "Komunlingva nomaro de eŭropaj birdoj" tiu lasta aperas laŭ tiu nomo, sed la komunaj nomoj en diversaj lingvoj kaj ĉefe en la latina scienca nomo de la Oceanodroma furcata sugestas saman nomon, kio eble solveblos per aldono aŭ nealdono de la finaĵo -o en la unua radiko.
Forkovosta petrelo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Oceanodroma furcata (Gmelin, 1789) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi estas 20–23 cm longa, kun enverguro de 46 cm. Ĝi estas la ununura ŝtormopetrelo tiom griza.
En Nordameriko, ili reproduktiĝas sur insuloj de Aleutoj ĉe Alasko, Usono, kaj sur insuloj ĉe la marbordoj de Brita Kolumbio en Kanado kaj ĉe la Pacifika Nordokcidento en Usono. La Forkovosta petrelo reproduktiĝas ankaŭ sur la Kuriloj ĉe Kamĉatko. Tiu birdospecio reproduktiĝas en rokfendoj aŭ malgrandaj nestotruoj en milda tero, kie la ino demetas ununuran blankan ovon. Kiel ĉe plej petreloj, ties piediranta kapablo limiĝas al mallonga trenado al la nestotruo. Ĝi estas kolonia nestumanto.
Ili pasas la reston de la jaro ĉemare, kutime ĉe plej malvarmaj akvoj. Ili povas esti bone vidataj ĉeborde de la marbordo de Pacifiko en centra Kalifornio ĉe la flanko de Nordameriko, kaj ĝis Japanio en la flanko de Azio.
Tiu holarktisa specio manĝas ĉefe planktonajn krustulojn, malgrandajn fiŝojn kaj kalmarojn. Ili prenas ankaŭ internaĵojn. Ili manĝas simile al aliaj ŝtormopetreloj, nome plukante manĝerojn el la akva surfaco dumfluge. La birdo sekvas ŝipojn.
Referencoj
redakti- BirdLife International (2004). Oceanodroma furcata. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006.
- "National Geographic" Field Guide to the Birds of North America ISBN 0-7922-6877-6
- Seabirds, an Identification Guide de Peter Harrison, (1983) ISBN 0-7470-1410-8
- Handbook of the Birds of the World Vol 1, Josep del Hoyo editor, ISBN 84-87334-10-5
- "National Audubon Society" The Sibley Guide to Birds, de David Allen Sibley, ISBN 0-679-45122-6