Fotisto

persono, kiu prenas fotojn
(Alidirektita el Fotografistino)

Fotisto (aŭ fotografisto) estas profesia artisto kiu uzas fotografion kiel medion. Fotisto havas rolon en ĵurnalismo: li kaptas per fotilo la agadon pri kiu skribas ĵurnalisto. Iuj fotistoj laboras kiel portretaj artistoj. Profesia fotisto estas grava por reklamado.

Fotografisto en sia laborejo (ĉirkaŭ 1850)

Fototipoj redakti

La fotistoj kutime estas klasitaj sur bazo en la temoj en kiuj ili specialiĝis. Kelkaj esploras la temoj kiuj estis iam tipaj de pentrarto: pejzaĝoj, aĵpentraĵoj kaj portretoj. Aliaj specialiĝis en temoj kiel stratofotografio, socidokumenta fotografio, fotografio de modo, fotografio de nuptoj, fotografio de militoj, foto-ĵurnalismo kaj fotografio por reklamado. Estas specialaĵoj pri teknikaj aferoj kiel la scienca fotografio aŭ la elaera fotografio.

La fotistoj de nuptoj kaj similaj celebroj venas kun sia ekipaĵaro en la indikita dato al la celebrejo. Tre ofte, ili realigas fotojn de la edziĝontoj kaj de iliaj familiaj en ties hejmoj aŭ en belaj aŭ simbolaj fonoj, kiel monumentoj kaj parkoj, antaŭ la celebro.

La fotoĵurnalistoj estas specializitaj en la fotografio de okazaĵoj kiuj ilustras la novaĵojn de amaskomunikilaro, kiel ĉe gazetoj kaj ĵurnaloj. La prisportaj fotistoj estas tiuj kiuj krom posedon de granda sciaro pri la specifa sporto prilaborata, ili havas kapablon fari fotojn en la preciza plej konvena momento.

Paparaco (itale paparazzi /pa.pa.ˈrat.tsi/) estas trudfotisto, kiu kaptas fotojn pri famuloj, precipe - sed ne ĉiam - el kaŝita situo aŭ maniero, klopodante, ke la ĉeesto kaj fotado ne estu rimarkitaj de la fotita homo, do, tre ofte tiu persono estas speciala klaso de paparacoj. Tia tipo de fotado levigas koncernojn sociajn kaj etikajn pri privatec-rajtoj, trudo de cirkonstancoj, okazigo de problemoj al la privatuloj ktp.

Vidu ankaŭ redakti