Frías de Albarracín

Frías de Albarracín [FRIas dealbaraZIN] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Sierra de Albarracín.

Frías de Albarracín
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44126
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 111  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 20′ N, 1° 37′ U (mapo)40.337777777778-1.6152777777778Koordinatoj: 40° 20′ N, 1° 37′ U (mapo) [+]
Alto 1 496 m [+]
Areo 50,7 km² (5 070 ha) [+]
Frías de Albarracín (Provinco Teruelo)
Frías de Albarracín (Provinco Teruelo)
DEC
Frías de Albarracín
Frías de Albarracín
Situo de Frías de Albarracín
Frías de Albarracín (Hispanio)
Frías de Albarracín (Hispanio)
DEC
Frías de Albarracín
Frías de Albarracín
Situo de Frías de Albarracín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Frías de Albarracín [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas ĉe la montaro Sierra de Albarracín, je 61 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas montara, abundas pinaroj kaj transmigra brutobredado de ŝafoj. Frías de Albarracín estas unu el la plej sudokcidentaj municipoj de la regiono.

Frías de Albarracín estas sur tre montara areo, komunikebla laŭ la regiona ŝoseo A-1704 kun la Provinco Kvenko okcidente kaj kun Calomarde, Royuela kaj Albarracín oriente.

Historio redakti

Ekde 21a de junio 1257, per decido de la reĝo Jakobo la 1-a en Teruelo, Frías de Albarracín kaj la ĉirkaŭaj loĝlokoj ekformis parton de la komunumo Sesma de Villar del Cobo en la komunumaro Comunidad de Santa María de Albarracín, kiu dependis rekte de la reĝo, kaj tio restis ĝis 1837, kun aktuala sidejo en Tramacastilla.

En Frías de Albarracín naskiĝis la monaĥo Agustín de Frías de Albarracin, fondinto de la vilaĝo San José de Areocuar en la subŝtato Sukro de Venezuelo.

En la loko iam estis artmetio de altkvalita ledo, ekzemple por tre rezistaj dorsosakoj taŭgaj por paŝtistoj.

Aktualo redakti

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre oni malaltiĝis el preskaŭ 700 loĝantoj ĝis nunaj 100 loĝantoj.

Altiraĵoj estas popola arkitekturo, fontoj, naturaj lokoj, kiel ĉe ekfluo de la rivero Taĵo ĉe Fuente García; kaj rivera fiŝkaptado.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti