Royuela [roĜŬEla] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Sierra de Albarracín.

Royuela
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44125
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 231  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 23′ N, 1° 31′ U (mapo)40.3774571-1.5119159Koordinatoj: 40° 23′ N, 1° 31′ U (mapo) [+]
Alto 1 214 m [+]
Areo 32,502568 km² ( 325 0.2 568 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Royuela (Provinco Teruelo)
Royuela (Provinco Teruelo)
DEC
Royuela
Royuela
Situo de Royuela
Royuela (Hispanio)
Royuela (Hispanio)
DEC
Royuela
Royuela
Situo de Royuela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Royuela [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas ĉe la centro de la montaro Sierra de Albarracín tre proksima al la provinco Kvenko, je 47 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas montara, abundas pinaroj kaj transmigra brutobredado de ŝafoj. Royuela estas unu el la plej sudokcidentaj municipoj de la regiono.

Royuela estas sur tre montara areo, sur deklivo de monteto ĉe rojo alfluanto al la rivero Guadalaviar; la regiona ŝoseo A-1703 kondukas nordoriente al la A-1512 inter Albarracín kaj Torres de Albarracín kaj Tramacastilla; dum aliflanke la regiona ŝoseo A-1704 kondukas al Calomarde kaj Frías de Albarracín.

Historio redakti

Oni trovis restaĵojn de frua Ferepoko ĉe Las Moyas kaj pli fruajn ŝtonilojn ĉe rambla Capalana.

La historio de Royuela estas ligita al la urbo Albarracín, kaj la unua datita mecio estas interkonsento por disdono de la teroj konkeritaj de Alfonso la 2-a de Aragono kaj Calveto de Biel, kiu diras laŭvorte: "en toda Roiola cum suis salmis", alude al la ekspluatado de salminejo Las Salinas de La Hoyalda.

Ekde 21a de junio 1257, per decido de la reĝo Jakobo la 1-a en Teruelo, Royuela kaj la ĉirkaŭaj loĝlokoj ekformis parton de la komunumo Sesma de Villar del Cobo en la komunumaro Comunidad de Santa María de Albarracín, kiu dependis rekte de la reĝo, kaj tio restis ĝis 1837, kun aktuala sidejo en Tramacastilla.

Inter 1208 kaj 1210 oni fondis la monaĥejon de Sankta Maria de la Ordeno de Triunuanoj, kiuj promociis la kultivadon de la terojn de la valo Val de Royuela, cele al la elaĉeto de la hispanaj malliberigitoj ĉe islamaj landoj. La salminoj Salinas de La Hoyalda estis grava rimedo por la ekonomio de la Senjoroj de Albarracín. Dum multaj jaroj la socia kaj ekonomia vivo de Royuela dependis de la monaĥejo, sed dum la 19-a jarcento okazas serio de "desamortización", pro kio dekadencis la Ordeno de Triunuanoj en Royuela, kaj la monaĥejo finfine malaperis, kaj la lokanoj akiris la kultivterojn. Komence de la 20-a jarcento, la bienoj de La Torre, La Peña, Lozano, ktp., propraĵoj de burĝaj familioj, estis akiritaj de la lokanoj de Royuela (escepte Santa Lucía kaj Conejera) kaj oni faris disdonon de la teroj kaj de kultivado kaj de monto (forstado).

Aktualo redakti

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre oni malaltiĝis ĝis nunaj 212 loĝantoj.

Altiraĵoj estas piedirado tra naturaj lokoj, cikloturismo kaj rivera fiŝkaptado.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti