Francesc Xavier Vila i Moreno

kataluna lingvisto

Profesoro Francesc Xavier VILA I MORENO el Katalunio, Hispanio, al esperantistoj ekzemple konatas pro lia festparolado en la 6-a Nitobe-simpozio de 2013 en Rejkjaviko. Li naskiĝis la 30-an de novembro 1965 en ُEsplugues de Llobregat, Katalunio, do nun estas 58-jara. Sian sciencan edukon la sociolingvisto unuavice havas de la Universitato de Barcelono kaj de la Vrije Universiteit Brussel, la Libera Universitato de Bruselo.

Francesc Xavier Vila i Moreno
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1965 (1965-11-30) (58-jaraĝa)
en ُEsplugues de Llobregat
Lingvoj kataluna
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de BarcelonoVrije Universiteit Brussel
Okupo
Okupo sociolingvisto • profesoro
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ekde 2021 li estas la sekretario pri lingva politiko de la departemento pri kulturo de la Generalitato de Katalunio.

Li estas profesoro ĉe la sekcio pri kataluna filologio kaj ĝenerala lingvistiko ĉe la universitato de Barcelono, ​​de kiu li estis Direktoro inter novembro 2017 kaj junio 2021. Francesc Xavier Vila i Moreno diplomiĝis pri kataluna filologio ĉe la universitato de Barcelono en 1989 kaj doktoriĝis pri lingvistiko ĉe la Vrije Universiteit Brussel en 1996, poste instruis en pluraj naciaj kaj eksterlandaj universitatoj. Li estis la direktoro de la magistra fako pri konsilado, lingva politiko kaj redakcia servo en la universitato de Barcelono. De aprilo 2010 ĝis sia nomumo kiel sekretario pri lingva politiko, li estis direktoro de la CUSC-centro por esplorado en socilingvistiko kaj komunikado ĉe la universitato de Barcelono. Antaŭe li de 2004 ĝis 2009 estis la unua direktoro de la CRUSCAT-reto (scio, reprezentoj kaj uzoj de la kataluna) de la Institut d'Estudis Catalans, la Instituto de Katalunaj Studoj.