Libera Universitato de Bruselo

universitato en Belgio
(Alidirektita el Vrije Universiteit Brussel)

VUBLibera Universitato de Bruselo (nederlande: Vrije Universiteit Brussel) estas nederlandlingva universitato lokita en Brusela Ĉefurba Regiono. Ĝi komenciĝis ekde 1935 kiel nederlandlingva parto de la unue ekskluzive francparolanta universitata institucio ULBUniversitato Libera de Bruselo (france: Université Libre de Bruxelles), kaj en 1969 tute sendependiĝis. Ekde tiam en la urbo ekzistas du "Liberaj Universitatoj de Bruselo".

Libera Universitato de Bruselo
universitato
moto Scientia Vincere Tenebras
Informoj
fondodato 28-a de majo 1970
Situo
Geografia situo 50° 49′ 19″ N, 4° 23′ 36″ O (mapo)50.821864.39338Koordinatoj: 50° 49′ 19″ N, 4° 23′ 36″ O (mapo)
lando Belgio
urbo Brusela Ĉefurba Regiono
poŝtkodo 1050
retejo Oficiala retejo
Listoj
membro de
• Universitaire Associatie Brussel
• TIME (Top Industrial Managers for Europe )
• ORCID
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
arXiv
• Brussels University Alliance
• Eutopia Alliance
• Brussels Studies Institute
• Coalition for Advancing Research Assessment vd
filioj
• Flanders Institute for Biotechnology
• Interuniversity Institute for High Energies
• Institute for European Studies vd
Libera Universitato de Bruselo (Bruselo)
Libera Universitato de Bruselo (Bruselo)
DEC
Libera Universitato de Bruselo
Libera Universitato de Bruselo
Map
Libera Universitato de Bruselo
vdr

La komuna origina universitato estis fondata en 1834 kiel la unua universitato de la grandurbo de Bruselo kaj en respondo al katolika hegemonio en alteduko en Belgio. Ĝia nomo rilatas al libereco de penso kaj esplorado kaj libereco rilate al registaro kaj la eklezio - do ĝi estis kaj restis laika kaj neŝtata. Ambaŭ "Liberaj Universitatoj de Bruselo" daure sekvas tiun gvidlinion.

Ĝis la fino de 2018 tie ankaŭ docentis la esperantista akademianino Kristin Tytgat, kiu esploris en la Centro pri Lingvaj Studoj, en la sekcio de aplikata lingvistiko. Krome ŝi ankaŭ respondecis pri internaciaj rilatoj en la fakultato de literaturo kaj filozofio.

Elektitaj doktoriĝintoj en la universitato redakti

Eksteraj ligiloj redakti