Malfermi la ĉefan menuon

Francisco TORRES (latine: Turrianus; naskiĝinta en 1509 en Herrera de Pisuerga/Provinco Palencio, mortinta la 21-an de novembro 1584 en Romo) estis ano de la jezuitoj kaj hispana teologo.

VivoRedakti

Estante nevo de la episkopo de Kanarioj li studis en Salamanko kaj vivis en Romo kun kardinalo Bernardo Salviati kaj ĉefepiskopo Girolamo Seripando. En la jaro 1562 sendis lin lia papa moŝto Pio la 4-a al la Koncilio de Trento; en la 8.1.1567 Torres iĝis jezuito. Li estis profesoro ĉe la Roma kolegio partoprenante la kontrolkomisionon pri nova eldono de Vulgato. Stanislaus Hosius kaj Cesare Baronio estis liaj helpantoj.

Liam samtempuloj nomis lin latine "helluo librorum" (diboĉemulo de libroj) pro la rapideco per kiu li trarigardis ĉiujn ĉefajn bibliotekojn. Li defendis senkondiĉe la doktrinon pri la senmakula koncipiĝo, la aŭtoritaton de la papo superonta la aŭtoritaton de la koncilianoj, la dia elekto de episkopoj. Krome li propagandis la komunion por la laikuloj sub ununura speco (pano), la aŭtentikecon de la Apostolaj kanonoj kaj la veron de la Falsa dekretaro. Li estis en favoro de la reenkonduko de la festo de la entempligo de la Virgulino kiun Pio la 5-a aboliciis. Blondes akuzis lin pro manko de kritika juĝo kaj Jerónimo Nadal pro akrega malamo kontraŭ protestantismo.

Torres verkis pli ol 70 verkojn, el kiuj la plejmulto estis polemika kontraŭ protestantoj. Li krome tradukis multajn skribaĵojn de la orientekleziaj greklingvaj patroj de la Eklezio en la latinan lingvon sciante la grekan lingvon.

FontoRedakti

A. Pérez Goyena, (1912): "Francisco Torres", en: The Catholic Encyclopedia, New York: Robert Appleton Company, kio legeblas tie ĉi interrete.