Jerónimo Nadal
Jerónimo NADAL (naskiĝinta la 11-an de aŭgusto 1507 en Palma de Majorko, mortinta la 2-an de aprilo 1580 en Romo) estis hispana teologo kaj grava jezuito. Estante intima amiko de la ordenfondinto Ignaco Lojola li kontribuis treege en la donado de memkonfido kaj sinprezentemo al la juna ordenano.
Jerónimo Nadal | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de aŭgusto 1507 en Palma de Majorko |
Morto | 3-an de aprilo 1580 (72-jaraĝa) en Romo |
Lingvoj | hispana • latina • itala |
Ŝtataneco | Kronlando de Aragono |
Alma mater | historia universitato de Alkalao Universitato de Parizo |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto |
Vivo
redaktiNadal studis unue ĉe la universitatoj de Alcalá de Henares kaj de Parizo, kie li konatiĝis kun Lojola. Tamen li tiam ne sekvis ties inviton aliĝi al la nova movado. En 1538 li ordinitis pastro en Avinjono kaj doktoriĝis samloke pri teologio.
Instigite per raportoj pri la jezuita misio de Francisco Xavier en Hindujo li iris en 1546 al Romo por ekkoni mem la novan ordenon de la jezuitoj. Sub la gvidado de Jerónimo Doménech li partoprenis la ĝis hodiaŭ praktikatajn spiritualajn ekzercojn edifajn (latine: Exercitia spiritualia) ellaboritajn de Lojola. Li tuj decidis aliĝi ĉi-ale kaj iĝis unu el la plej gravaj kunlaborantoj de Lojola. I.a. li helpis al li verki la ordenregularon.
En 1548 sendis lin Lojola al Messina kie li - kune kun naŭ aliaj samordenanoj - fondis la unuan jezuitan kolegion malfermitan ankaŭ por eksteraj lernantoj. Li ellaboris instruprogramon iĝontan modela ankaŭ por aliaj lernigejoj jezuitaj. Ekde 1552 li, komisiite de Lojola kaj de ties posteulantaj ordengeneraloj, entreprenis plurajn vojaĝojn tra diversaj eŭropaj ordenprovincoj. Li praktike peris al la diversaj domoj la principojn de la regularo ordena kaj estingis la unuajn konfliktojn interordenajn. Krome li rekrutis ĉi-konekse mecenatojn por financi ĉirkaŭ 20 aliaj jezuitaj lernejoj. Danke al li disvolviĝis la lerneja sistemo kiel unu el la ĉefaj okupiĝoj de la jezuitoj.
Post kiam Lojola mem jam intertempe nomumis lin oficiala mandatulo (ekz. dumvojaĝe), Nadal anstataŭis inter 1571-72 la malĉeestantan ordengeneralon Francisko Borgia en Romo kiel ordenestro.
Pro la plifortiĝo de la kontraŭhispana partio ene de la jezuitoj Nadal retiriĝis en 1573 al Hall in Tirol post la morto de Borja kaj la elekto de Everard Mercurian. En 1578 Nadal tamen revenis Romon en 1578.
Fonto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jerónimo Nadal en la germana Vikipedio.
Literaturo
redakti- John W. O'Malley: Die ersten Jesuiten. Würzburg: Echter 1995, ISBN 3-429-01724-6.
- William V. Bangert: Jerome Nadal, S.J. 1507–1580. Tracking the first generation of Jesuits, eldonis Thomas M. McCoog, Chicago: Loyola Univ. Press 1992. ISBN 0-8294-0733-2.
- Manuel Ruiz Jurado: Jerónimo Nadal. El teólogo de la gracia de la vocación (BAC biografías 34), Madrid: Biblioteca de Autores Cristianos 2011. ISBN 978-84-220-1526-0.
- Ignacio Ramos Riera: Jerónimo Nadal (1507-1580) und der „verschriftlichte“ Ignatius. Die Konstruktion einer individuellen und kollektiven Identität: Brill 2015. ISBN 9789004304482