Ferenc Rhédey
(Alidirektita el Francisko Rhédey)
RHÉDEY Ferenc, grafo, reganto de Transilvanio (? , ĉirkaŭ 1610 – Huszt, 13-a de majo 1667).
Ferenc Rhédey | |||||
---|---|---|---|---|---|
Princo de Transilvanio | |||||
Regado | 1657–1658 | ||||
Antaŭulo | Georgo Rákóczi la 2-a | ||||
Sekvanto | Georgo Rákóczi la 2-a | ||||
Persona informo | |||||
Rhédey Ferenc | |||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1610 en Oradea | ||||
Morto | 13-an de majo 1667 en Ĥust | ||||
Ŝtataneco | Hungario Princlando Transilvanio vd | ||||
Partio | politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Rhédey family vd | ||||
Patro | Ferenc Rhédey vd | ||||
Patrino | Katalin Károlyi vd | ||||
Edz(in)o | Druzsina Bethlen (en) vd | ||||
Infanoj | László Rhédey (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aristokrato politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiFerenc Rhédey en 1648 estis ĉefprefekto de departemento Máramaros kaj poste regantkonsilanto. En militmarŝo kontraŭ Pollando li estis unu el la vicmilitestroj. La 2-an de novembro 1657 la landkunveno en Gyulafehérvár elektis lin reganto anstataŭ Georgo Rákóczi la 2-a, sed li jam abdikis la 9-an de januaro 1658 favore al Rákóczi. La 13-an de januaro 1659 Leopoldo la 1-a donis al li rangon de grafo. Dum regado de Apafi la 1-a li estis regantkonsilanto.Li subtenis la ekleziajn institutojn, ĉefe la lernejojn.