Frank Kasper naskiĝis en 1960 en Altenburg, urbo de eks-GDR. Li iĝis idisto en 1972 post diskurso de s-ro Eberhard Scholz favora al Ido antaŭ grupo de junuloj. Li rompis siajn rilatojn kun la Idistaro dum la 1980-a jaroj, ĉar li iĝis profesia militisto kaj rilatoj kun la ekstera mondo estis malpermesataj al soldatoj en GDR. En 1989 post la disfalo de la Berlina muro, li vizitis Heidi Neussner, (fama idistino kaj poetino) kaj reprenis Idan aktivecon. Li ankaŭ poste lernis Esperanton, sed sen lasi Idon. Ekde 2001, li organizis multajn Ido-konferencojn: Nürnberg (2001), Krakow (2002), Grossbothen (2003) kaj Kiev (2004). En 2001 li iĝis prezidanto de la GIS (Germana Ido-Societo). Per lia agado li sukcesis favori la elekton de Hans Stuifbergen kiel prezidanto de ULI (Uniono por la Linguo Internaciona) en 2004. Frank Kasper estas tre aktiva Idisto kaj ankaŭ Esperantisto.

Eksteraj ligiloj redakti