Frank Wigglesworth Clarke

usona geologo

Frank Wigglesworth Clarke, naskiĝinta la 19-an de marto 1847 en Bostono Massachusetts, Usono, kaj mortinta la 23-an de majo 1931, estis usona geologo kaj kemiisto. Li famas kiel patro de la geokemio.

Frank Wigglesworth Clarke
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1847 (1847-03-19)
en Bostono
Morto 23-an de majo 1931 (1931-05-23) (84-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Tombo tombejo Mount Auburn
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Harvard • Harvard School of Engineering and Applied Sciences • Bostona Latina Lernejo
Familio
Infano Una Hunt
Okupo
Okupo kemiisto • universitata instruisto • geologo
vdr

Clarke determinis la kemian konsiston de la terkrusto.

Li en 1873/74 instruis kemion kaj fizikon en la Universitato Howard en Washington, D.C. kaj de 1874 ĝis 1883 en la Universitato de Cincinnati.

Laŭ li oni nomas la averaĝan entenon je kemia elemento en la terkrusto (ĝis profundo de 15 km), aŭ vastasence en kosmaj partoj, klarko (germanlingve: Clarke-Wert).