Malfermi la ĉefan menuon

Frans ANDRIESSEN (naskiĝinta la 2-an de aprilo 1929 -- 22-a de marto 2019) estis nederlanda politikisto. Dum la jaro 1967 li iĝis membro de la Tweede Kamer (Dua Ĉambro), la nacia parlamento. Inter la jaroj 1977 kaj 1980 li estis ministro pri financoj de Nederlando.

Frans Andriessen
Frans Andriessen 1979.jpg
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 1929 (1929-04-02)
en Utreĥto
Morto 22-an de marto 2019 (2019-03-22) (89-jara)
en De Bilt
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Universitato Utrecht
Profesio
Profesio juristo • universitata profesoro • politikistoadvokato
Information icon.svg
vdr
Frans Andriessen en 1972

Poste, inter la jaroj 1981 kaj 1993 li estis komisaro de la Eŭropa Komisiono. Komence li estis komisaro kaj vicprezidanto en la Eŭropa Komisiono Thorn, kiu gvidis la Eŭropan Komunumon inter la jaroj 1981 kaj 1985, kaj ankaŭ dum la unua kaj dua periodoj de la Eŭropa Komisiono Delors, kiu gvidis la Eŭropan Komunumon inter la jaroj 1985 kaj 1989 respektive inter 1989 kaj 1993. En la komisiono de Gaston Thorn inter 1981 kaj 1985, li estis komisaro pri la fakoj konkurenco kaj rilatoj kun la Eŭropa Parlamento, kaj inter la jaroj 1985 kaj 1989 sub Jacques Delors prezidis la fakojn agrikulturo kaj fiŝado. Dum la sekva dua periodo de la komisiono de Jacques Delors inter la jaroj 1989 kaj 1993, li respondecis pri la fako eksteraj rilatoj kaj merkata politiko. Frans Andriessen estis membro de la konservativa (romkatolika) partio KVP (nun CDA) de Nederlando.