František Sušil

(Alidirektita el František SUŠIL)

František SUŠIL (naskiĝis 14-a de junio 1804 - mortis 31-a de majo 1868), ĉeĥa katolika pastro, organizanto de patriotisma movado en Moravio, poeto (Rozo kaj dornoj), tradukisto kaj kolektinto de popolaj kantoj. Kune kun František Bartoš li kolektis plejparton de moraviaj popolaj kantoj plenaj de poezio. Sian ĉefan verkon Moravské národní písně (Moraviaj naciaj kantoj) 1835 F. Sušil kompletigadis dum la tuta vivo kaj plurfoje eldonis.

František Sušil
Persona informo
Aliaj nomoj F. S. Rousínovský
Naskiĝo 14-an de junio 1804 (1804-06-14)
en Rousínov
Morto 31-an de majo 1868 (1868-05-31) (63-jaraĝa)
en Bystřice pod Hostýnem
Tombo Centra Tombejo en Brno
Lingvoj ĉeĥa
Subskribo František Sušil
Okupo
Okupo verkistolingvisto • muzikologo • poeto • tradukisto • katolika sacerdoto • pastro • kolektanto
vdr
František Sušil
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.