Frazlibro

dulingva manlibro kun vortaro, oftaj frazoj kaj ties tradukoj

Frazlibro estas konsultlibro, kiu inkluzivas antaŭpreparitajn konversaciajn segmentojn (demandojn kaj respondojn) tradukitajn de unu lingvo al alia. La frazlibro estas destinita por turistoj kaj vizitantoj de fremdlandoj, kiuj kontaktas fremdlingvajn loĝantarojn; aŭ servopersonaro kiuj kontaktas ilin. La konversacioj estas aranĝitaj laŭ komunaj areoj de konversacio (kiel ekzemple en restoracio, en hotelo, ĉe la kuracisto, ĉe la fervoja stacidomo) kaj estas dezajnitaj por ebligi konversacion en la nivelo de interŝanĝo de informaĵoj inter parolantoj de malsamaj lingvoj. Krome, la frazlibro kutime inkluzivas regulojn por ĝusta esprimo de vortoj en la cellingvo, komentojn pri gramatiko, kaj ankaŭ referencojn al akceptita kulturo, etiketo kaj kutimoj. La frazlibro estas desegnita por esti utila ilo kaj tial estas malpeza kaj facile navigebla.

Plurlingva dialoghelpa frazlibro desegnita por rifuĝintoj kies gepatra lingvo estas la ArabaDari kaj kiuj volas komuniki en la Bosnia, Kroata, Slovena, GermanaAngla

Historio

redakti

La unuaj frazlibroj aperis en la mezepoko por pilgrimantoj al la Sankta Lando kaj inkludis tradukon de komune uzataj frazoj de la ĉefaj eŭropaj lingvoj en la araban, la hebrean kaj grekan. En la 15-a jarcento komencis aperi frazlibroj por komercistoj. En 1493 - 1496 estis presita la anglo-franca frazlibro nomata "Good Boke to Lerne to Speke French"[1].

Sur la silka vojo, frazlibroj kiuj inkludis oftajn esprimojn en la Saka lingvo (skita-ĥutana) kaj sanskrito estis oftaj[2]. En Esperanto, la unuaj frazlibroj aperis frue, en la komenco de 20-a jarcento.

Esperantaj frazlibroj

redakti

Esperanta Frazlibro de l’ turisto

redakti

Marcel Merckens, Théophile Cart, Paul Fruictier.Esperanta Frazlibro de l’ turisto. Eld. Lingvo Internacia (gazeto), Parizo, 1904.

 
 La « Esperanta Frazlibro de l’ turisto » kiu ricevis tre bonan akcepton kiam ĝi aperis, baldaŭ estis tute vendita. Ĝia dua eldono kiun disvastigas la « Kolekto de Lingvo Internacia » havos, ni tion esperas, saman sukceson. Oni scias ke tiu interesa frazlibro estas eltirita el la jarlibro de la Franca Turing-Klubo

kiu multe helpas niajn Francajn amikojn. La sukceso de tiu frazlibro kun tradukoj en la Franca, Angla, Germana, Hispana kaj Itala lingvoj, decidis la Belgan Turing-Klubo publiki similan libreton. La Belga Societo kopiis la Francan libreton, aldonante la Flandran tradukon kio estas tre inteligenta kaj tre necesa. Sed ĝi forlasas la Esperantan tekston ĉar la direktantoj malŝatas eble tielan maltimegon ! Tamen, por la legantoj ĝiaj, se tiu teksto ne estus tiel utila, ĝi estas certe la plej interesa !

Post kelkaj jaroj la Turing-Kluboj de ĉiuj landoj devos uzi la Esperantan lingvon, kaj la Belga Turing-Klubo devos fari kiel la aliaj. 
— La belga sonorilo - Numero 022, Junio (1904)

Itala-Esperanta Frazlibro

redakti

Itala-Esperanta Frazlibro. 1913(?)

 
 Ĵus aperis la italaesperanta manlibreto konversacia por vojaĝantoj laŭ la konata metodo Marlborough. (Prezo Sm. 0.40, tole bindita Sm. 0.60), Ĝia enhavo, celanta per Esperanto faciligi al Italoi vojaĝadon alilande samtempe montriĝos taŭga gvidilo por Esperantistoj en Italujo. 
— La Brita Esperantisto - Numero 105, Septembro (1913)

Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti