Fred Robert ZIMMERMAN (naskita la 20-an de novembro 1880 en Milvokio; mortinta la 14-an de decembro 1954 en Milvokio) estis usona politikisto (Respublikana Partio). De 1927 ĝis 1929 li estis ŝtatestro (angle governor) de Viskonsino.

Fred R. Zimmerman
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1880 (1880-11-20)
en Milvokio
Morto 14-an de decembro 1954 (1954-12-14) (74-jaraĝa)
en Milvokio
Tombo Forest Home Cemetery vd
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Usono vd
Partio Respublikana Partio vd
Profesio
Okupo politikistoesperantisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laŭ raporto de Glenn P. Turner en Amerika Esperantisto (julio 1931, paĝo 134), Zimmerman lernis Esperanton ĉe pastro C. W. Buono en Madison kaj ĉe Karl Hjalmar Fröding de Amerika Esperanto-Instituto.