Friedrich Johannes Frommann

Friedrich Johannes FROMMANN (naskĝinta la 9-an de aŭgusto 1797 en Züllichau, mortinta la 6-an de julio 1886 en Jena) estis germana eldonisto, verkisto kaj politikisto.

Friedrich Johannes Frommann
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1797 (1797-08-09)
en Sulechów
Morto 6-an de junio 1886 (1886-06-06) (88-jaraĝa)
en Jena
Profesio
Okupo eldonisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

La filo de la librovendisto-eldonisto Karl Friedrich Ernst Frommann (1765–1837), kiu en la jaro 1798 estis translokiginta la tutan eldonejon de Züllichau al Jena kaj kies domon regule frekventis Johann Wolfgang von Goethe kaj aliaj elstaruloj vajmaraj, trejnitis hejme kaj ĉe Perthes & Besser en Hamburgo je la sama metio. Paralele li faris akademiajn studojn en Jena kaj Berlino. Ekde 1825 li estis kompaniano, ekde 1837 ununura posedanto de la patra entrepreno. Li dediĉis sin ĉefe je la komuna/tutgermana librokomercado; inter 1833 kaj 1864 li estis - kvazaŭ sen iu interrompo - estro de la Borso-societo de la germanaj librovendistoj kaj membro en diversaj komisionoj fakaj. Ŝuldiĝas la libera evoluo kaj bonega organizado de la germanlingva libromerkato ankaŭ al Frommann. En 1875 nomumis lin la Universitato de Jena honora doktoro pri filozofio. La Eldonejo Frommann ranĝis inter la plej konataj de Germanlingvio: krom vortaroj oni eldonis aĵojn de Hufeland, Jacobs, Oken, Kieser, Luden, Ritter, Baumgarten-Crusius ktp.

En la presejo, kiun Frommann tenadis kune kun al bofrato Wesselhöft, presiĝis ankaŭ la verkoj de Goethe por la eldonejo de Johann Friedrich Cotta.

Frommann verkistis ankaŭ, jen: »Das Burschenfest auf der Wartburg« (Jena 1817); »Taschenbuch für Fußreisende« (Jena 1843); »Die neuesten Versuche zur Preßgesetzgebung« (Jena 1851); »Geschichte des Börsenvereins der deutschen Buchhändler« (Leipzig 1875); »Das Frommannsche Haus und seine Freunde 1792–1837« (Jena 1870); »Hermann Freih. von Rotenhahn, ein Lebensbild« (Jena 1882).

Pro malsano de la filo Eduard Friedrich (1834-1881), kiu verkis »Aufsätze zur Geschichte des Buchhandels im 16. Jahrhundert« (kajero 1 kaj 2, Jena 1876/1881), la entrepreno venis en fremdajn manojn en 1879 respektive 1881. Akiris ĝin en 1886 Emil Hauff en Stuttgart, kiu eldonigis la biografian kolekton »Frommanns Klassiker der Philosophie« (1896 ss.)

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 7. Lepsiko 1907, p. 166 (interrete ĉi tie)