Frigyes BRISITS (laŭ kutima hungara sinsekvo BRISITS Frigyes [briŝiĉ fridjeŝ]) (naskiĝis la 4-an de marto 1890 en Máza, Hungario; mortis la 7-an de decembro 1969 en Vác, Hungario[1]) estis hungara literaturhistoriisto, pastro, profesoro, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1934).

Biografio redakti

Frigyes Brisits frekventis teologian lernejon en Zirc, universitaton en Budapeŝto. En 1913 li pastriĝis kaj en la sekva jaro li ekinstruis en gimnazio en Budapeŝto. Li instruis ankaŭ en universitato ekde 1935. Inter 19191926 li redaktis gravan periodaĵon, sed liaj artikoloj aperis ankaŭ en aliaj gazetoj. Li plejparte okupiĝis pri verkoj kaj vivo de Mihály Vörösmarty. Li doktoriĝis en 1957.

Verkaro (elekto) redakti

  • Vörösmarty Mihály kiadatlan költeményei (Neeldonitaj poemoj de Mihály Vörösmarty) (1926)
  • Assisi Szent Ferenc (Sankta Francisko el Asizo) (1926)
  • Pázmány világa (Mondo de Péter Pázmány) (1933)
  • diversaj lernolibroj por gimnazianoj

Referencoj redakti

Fontoj redakti