Fritz Lehner

aŭstra aŭtoro

Fritz Lehner (naskiginta la 15-an de majo 1948 en Freistadt/Supra Aŭstrujo) estas aŭstra reĝisoro kaj verkisto. Li studis ĉe la Altlernejo por Kino kaj Televido en Vieno. Al liaj plej diskonataj filmoj apartenas Das Dorf an der Grenze, Schöne Tage (distingita per televidfilmo-premio en 1983), Mit meinen heißen Tränen kaj Jedermanns Fest. Lia unua romano R aperis aŭtunon de 2003. En 2005 sekvis la triparta romano Hotel Metropol, en 2009 la romano Der Schneeflockenforscher. Ekde novembro de 2011 li verkas pri "Margolin", multkomunikila romano daŭrigota, por kiu li ĉiusemajne produktas novajn tekstojn kaj filmetojn.

Fritz Lehner
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1948 (1948-01-01) (76-jaraĝa)
en Freistadt
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo verkistofilmreĝisoroscenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eksteraj ligiloj redakti