Fuente el Fresno (Fonto de la Frakseno) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo. Fuente el Fresno troviĝas inter du montetoj kaj la intera valo, kun plej antikva parto ĉe monteto; ĝi havas la jurisdikcion super domaroj kiaj La Hormiguilla (La formiketo) kaj La Cruz de Piedra (La kruco ŝtona), kie meiloŝtono markas limon inter la provincoj de Ciudad Real kaj Toledo. Estas ankaŭ du submunicipoj nome Los Ballesteros kaj El Charco del Tamujo.

Fuente el Fresno
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13680
Retpaĝaro www.mataro.org
Politiko
Urbestro Claudia Ranz Rey (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 3 622  (2010)
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 14′ N, 3° 46′ U (mapo)39.2276397-3.7741252Koordinatoj: 39° 14′ N, 3° 46′ U (mapo) [+]
Alto 720 m [+]
Areo 119,46 km² (11 946 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuente el Fresno (Provinco Ciudad Real)
Fuente el Fresno (Provinco Ciudad Real)
DEC
Fuente el Fresno
Fuente el Fresno
Situo de Fuente el Fresno
Fuente el Fresno (Hispanio)
Fuente el Fresno (Hispanio)
DEC
Fuente el Fresno
Fuente el Fresno
Situo de Fuente el Fresno

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuente el Fresno [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas fuenteros. La censita populacio en 2010 estis de 3.622 loĝantoj kaj la denseco estas de 30,32 loĝ/km².

Situo redakti

Fuente el Fresno estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj en la plej norda parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 720 m; je 33 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 119.46 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°13′″ N 3°46′″ Ok.

La vilaĝo troviĝas en la antikva senjorlando Estados del Duque, situaj en la komarko Montoj de Toledo. Ĝi troviĝas ĉe la limo inter la provincoj de Toledo kaj Ciudad Real. La Nacia Parko Tablas de Daimiel troviĝas proksime.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado. Ĉefe olivoj kaj nur duarange vitoj. Kaproj kaj ŝafoj plej abundas, kaj nur duarange bovoj. Granda parto de la laboristaro laboras ekstere ĉu en servoj de provinca ĉefurbo ĉu en konstruado ĉirkaŭ Madrido.

Historio redakti

Kelkaj proksimaj arkeologiaj kuŝejoj montras, ke estis homaj setlejoj jam dum la Bronzepoko. En la epoko de romianoj konstruiĝis ŝoseo kiu ligis la areojn de Toledo kaj Kordovo. La vilaĝo fondiĝis en la Mezepoko, post la Reconquista fare de kristanoj de la regiono, kiam organiziĝis domaro dependa de la najbara Malagón (sub jurisdikcio siavice de la Ordeno de Kalatrava). La nomo plej verŝajne devenas el fonto kun frakseno ofta en humidaj proksimaj zonoj de arbaroj kaj akvejoj kontrastaj kun la sekaj senarbaj sudmanĉaj areoj.

En la 16a jarcento organiziĝis formale la Senjorlando de Malagón. Dum la reĝado de Fernando la 3-a Fuente el Fresno ricevis la titolon de Vilaĝo. En la 18a jarcento la reĝo Fernando la 6-a (Hispanio) sendependigi ĝin el Malagón. Komence de la 19a jarcento pligrandiĝis la municipa teritorio kaj en 1840 vilaĝanoj aliĝis al flanko tradiciista dum la Unua Karlisma Milito.

En 1936 Fuente el Fresno restis en la zono Dua Hispana Respubliko kaj apenaŭ okazis internaj konfliktoj, sed partianoj venintaj el apuda Daimiel ekzekutis kvar personojn, el kiuj nur unu estis samvilaĝano. La 16an de aŭgusto de 1936 dek naŭ religiuloj de la franciskana monaĥejo de apuda Consuegra estis mortigitaj en la zono de Valhondillo de la municipa teritorio de Fuente el Fresno.

Vidindaĵoj redakti

  • Preĝejo de Sankta Kiterja kun retablo baroko instalita en 1737, kaj sur fasado antikva sunhorloĝo, sonorilturo 5,5 m alta kaj rondoforma unika en romanika preĝejo.
  • Ermitejo de Nuestra Señora de la Fe (Virgulino de Fido) sur monteto situada en la ĉirkaŭaĵo kie oni celebras la kamparfeston de "Los Tomillos" (La timianoj) honore al Sankta Lucia, la 12a kaj 13a de decembro.
  • Placo Karmen, kun urbodomo, du fontoj kaj inter ili la blazono de la vilaĝo. Iam estis preĝejo kiu uzatis ĝis la Hispana Enlanda Milito kiam utilis kiel malsanulejo kaj poste ruiniĝis.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti