Full Metal Jacket (Metalkovrita jako) estas milit-filmo de 1987 reĝisorita, kunverkita kaj produktorita de Stanley Kubrick en kiu stelulas Matthew Modine, R. Lee Ermey, Vincent D'Onofrio kaj Adam Baldwin. La scenaro de Kubrick, Michael Herr, kaj Gustav Hasford estis bazita sur la romano de Hasford de 1979 nome The Short-Timers.

Full Metal Jacket
filmo
Originala titolo Full Metal Jacket
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 17 jun. 1987
Ĝenro milita filmo, filma dramo, filmo bazita sur romano
Kameraado Douglas Milsome, Stanley Kubrick
Reĝisoro(j) Stanley Kubrick
Produktisto(j) Stanley Kubrick
Scenaro Michael Herr • Gustav Hasford • Stanley Kubrick
Filmita en Pinewood Studios
Loko de rakonto Suda Karolino
Muziko de Vivian Kubrick
Rolantoj Adam Baldwin • Matthew Modine • Vincent D'Onofrio • R. Lee Ermey • Arliss Howard • Dorian Harewood • Ed O'Ross • John Terry • Stanley Kubrick • Vivian Kubrick • Steve Hudson • Kevyn Major Howard • Tim Colceri • Bruce Boa
Produktinta firmao Warner Bros. 
Hawk Films 
Q72096403 
Warner Bros. Pictures
Honorigoj Boston Society of Film Critics Award for Best Director • Boston Society of Film Critics Award for Best Supporting Actor • David di Donatello for Best Producer • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Priskribo redakti

La historio sekvas plotonon de trejnejo de la Usona Marinfanteria Korpuso tra ilia bazo en Parris Island, Suda Karolino, ĉefe fokuse al du soldatoj, Joker kaj Pyle, kiuj luktas sub la perfortemo de sia trejnserĝento Hartman, kaj la spertoj de du plotonaj marsoldatoj en la vietnamaj urboj Da Nang kaj Huế dum la Tet-Ofensivo de la Vietnama Milito.[1] La titolo de la filmo referencas al la metalkovrita kuglo uzita de militistaro.

La filmo estis publikigita en Usono la 26an de Junio, 1987. Ĝi ricevis kritikajn laŭdojn, enspezis 46.4 milionojn da usonaj dolaroj kontraŭ buĝeto de 16 milionoj da dolaroj kaj atingis nomumon al Oskar-premio por Plej Bonkvalita Adaptita Scenaro por Kubrick, Herr, kaj Hasford.[2]

En 2001, la American Film Institute metis ĝin en la rango 95a en sia listo de "AFI's 100 Years...100 Thrills".[3]

Historio redakti

 
Kasko uzita por la reklamado de la filmo Full Metal Jacket.

Kubrick renkontiĝis kun la verkisto Michael Herr tra komuna amiko David Cornwell (romanisto John le Carré) en 1980, kaj ekinteresiĝis en lia libro Dispatches, pri la Vjetnama Milito.[4] Herr ĵus verkis rakonton por la filmo de Martin Sheen nome Apocalypse Now (1979). Kubrick estis interesita ankaŭ pri la romano de Gustav Hasford pri la Vjetnama Milito nome The Short-Timers. Kun la intenco filmi tion kio estos Full Metal Jacket (Metalkovrita jako, 1987), Kubrick eklaboris kun kaj Herr kaj Hasford separate por scenaro. Li finfine trovis la romanon de Hasford "brutale honesta" kaj decidis fari filmon kiu sekvu la romanon.[4] La tuta filmo estis produktita je kosto de 17 milionoj da dolaroj en 30-mejlradiusa teritorio ĉirkaŭ lia hejmo inter Aŭgusto 1985 kaj Septembro 1986, pli ol tio planita de Kubrick kiel produktado por kvin monatoj sekve de preskaŭ-mortiga ĵip-akcidento rilate al Lee Ermey.[5] Abandonitaj gasinstalaĵoj en Beckton en la areo de la Londonaj Docklands utilis kiel ruinigita urbo Huế,[6] kio faras la filmon laŭvide tre diferenca el aliaj filmoj pri pri la Vjetnama Milito. Ĉirkaŭ 200 palmoj estis importitaj pere de 40-futaj kontentoroj per ŝoseo el Nordafriko, je kosto de po 1000 pundoj por unu planto, kaj miloj da plastaj plantoj estis menditaj el Hongkongo por havigi densan foliaron por la filmo.[7] Kubrick klarigis, ke li faris ke la filmo aspektu realisma uzante naturan lumon, kaj atingis efekton de "kin-novaĵoj" farante ke la Steadicam filmu pli lante, [8] kio recenzistoj kaj komentistoj pensis, ke kontribuis al la afliktigo kaj seriozeco de la filmo.[9]

Laŭ kritikisto Michel Ciment, la filmo enhavas kelkajn el la varmarkaj karakterizoj de Kubrick, kiel lia elekto de ironia muziko, portretroj de homoj kiuj estas malhumanigitaj, kaj atento al ekstrema detalo por atingi realismon. En fina sceno, la usonaj marsoldatoj patrolas la ruinojn de abandonita kaj detruita urbo kantante la temkanton de Mickey Mouse Club kiel sardona kontrasto.[10] La filmo estis premierita en Junio 1987, kaj enspezis ĉirkaŭ 30 milionojn da usonaj dolaroj en la unuaj 50 tagoj,[11] sed kritikiste ĝi estis superita per la sukceso de la filmo de Oliver Stone nome Platoon, publikigita unu jaron pli frue.[12] Aktoro Matthew Modine asertis, ke unu el la favoraj rezencoj de Kubrick diris: "La unua duono de FMJ estas brila. Poste la filmo degeneras en majstroverko."[13] Roger Ebert ne estis partikulare impresita je ĝi, kaj taksis ĝin per mezkvalita 2.5 el 4. Li konkludis: "La filmo de Stanley Kubrick nome Full Metal Jacket estas pli kiel libro de rakontoj ol kiel novelo", "strange senforma filmo el la homo kies laboro kutime faras feroce konsistantan vidon pri sia materialo".[14]

Notoj redakti

  1. Dittmar, Linda; Michaud, Gene (1990). From Hanoi to Hollywood: The Vietnam War in American Film. Rutgers University Press. p. 31. ISBN 9780813515878.
  2. "Awards Database Search". Arkivita el la originalo la 8an de Februaro, 2009. Alirita la 11an de Marto, 2021.
  3. "AFI'S 100 Most Thrilling American Films". afi.com. American Film Institute. Alirita la 11an de Marto, 2021.
  4. 4,0 4,1 Duncan 2003, p. 170.
  5. Duncan 2003, p. 175.
  6. Baxter 1997, p. 341.
  7. LoBrutto 1999, p. 471.
  8. Ciment 1980, p. 246.
  9. Regarding Full Metal Jacket. The Kubrick Site. Arkivita el la originalo je 3a de Junio, 2011. Alirita 5a de Marto, 2011.
  10. Webster 2010, p. 135.
  11. Baxter 1997, p. 354.
  12. Duncan 2003, p. 179.
  13. . Full Metal Jacket 's Matthew Modine on Working With Kubrick and Movie Conspiracy Theories. Miami New Times (8a de Aprilo, 2013). Arkivita el la originalo je 2a de Aprilo, 2015. Alirita 11a de Aŭgusto, 2014.
  14. Ebert, Roger (26a de Junio, 1987) Full Metal Jacket. Rogerebert.com. Arkivita el la originalo je 6a de Aŭgusto, 2015. Alirita 17a de Aŭgusto, 2015.

Bibliografio redakti