Michael David HERR[1] (13a de Aprilo, 1940 – 23a de Junio, 2016) estis usona verkisto kaj militĵurnalisto, konata kiel aŭtoro de Dispatches (1977), nome memorverko pri sia tempo kiel militreportero por la gazeto Esquire (1967–1969) dum la Vietnama Milito. La libro estis nomita la plej bonkvalita "verkita pri la Vietnama Milito" fare de The New York Times Book Review. Romanisto John le Carré nomis ĝin "la plej bonkvalita libro kiun mi iam legis pri homoj kaj milito en nia tempo."

Michael Herr
Persona informo
Naskonomo Michael David Herr
Naskiĝo 13-an de aprilo 1940 (1940-04-13)
en Sirakuso
Morto 23-an de junio 2016 (2016-06-23) (76-jaraĝa)
en Delhi
Religio budhismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Nottingham High School vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoscenaristoaŭtoro • milita ĵurnalisto • publikigistoverkisto • romanisto vd
Laborkampo opinia ĵurnalismo • kina scenverkado vd
Verkado
Verkoj Dispatches vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Herr estis listigita en la filmo kiel verkinto de la rakonto por la filmo de Francis Ford Coppola de 1997 nome The Rainmaker. Antaŭe li estis kontribuanta al la rakonto por la filmo de Coppola de 1979 nome Apocalypse Now. Li kunverkis la scenaron por la filmo Full Metal Jacket (1987) kun la reĝisoro Stanley Kubrick kaj la verkisto Gustav Hasford. Tiu filmo estis bazita sur la romano de Hasford nome The Short-Timers kaj la scenaro estis nomumita por Oskar-premio.

Verkoj redakti

Notoj redakti