Jerry Gustave HASFORD (28a de Novembro, 1947 – 29a de Januaro, 1993), konata ankaŭ per sia plumnomo Gustav Hasford estis usona romanisto, ĵurnalisto kaj poeto. Lia duon-membiografia romano The Short-Timers (1979) estis la bazo por la filmo Full Metal Jacket (1987) de Stanley Kubrick, kies scenaro estis nomumita por Oskar-premio.[1] Li estis veterano de la Usona Marinfanteria Korpuso, kiu militservis dum la Vietnama Milito.

Gustav Hasford
Persona informo
Naskiĝo 28-an de novembro 1947 (1947-11-28)
en Russellville
Morto 29-an de januaro 1993 (1993-01-29) (45-jaraĝa)
en Egino
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Norda Egeo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • scenaristo vd
Verkado
Verkoj The Short-Timers vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hasford estis asociata kun variaj verkistoj de scienc-fikcio de la 1970-aj jaroj, kiel Arthur Byron Cover kaj David J. Skal.

Bibliotekaj libroj redakti

En 1985, Hasford estis pruntepreninta 98 librojn el la publika biblioteko de Sakramento (Kalifornio) kaj estis akuzita je granda ŝtelo tie.[2] Poste, en 1988, tuj antaŭ la ceremonio de Oskar-premioj, li estis akuzita je ŝtelo post la kampuspolico el la Kalifornia Politeknika Ŝtata Universitato de San Luis Obispo (Kalifornio), trovis ĉirkaŭ 10 000 librojn el bibliotekoj en sia luita stokejo. Tiam li havis 87 librojn kaj kvin jarojn de la gazeto Civil War Times elprenitaj el la bibliotekoj de Cal Poly-SLO; entute materialo valorita en ĉirkaŭ 20 000 usonaj dolaroj.[2]

La librokolekto de Hasford inkludis librojn prunteprenitajn (kaj neniam redonitaj) el dekoj da bibliotekoj el tuta Usono, Aŭstralio kaj Britio, kaj, supozeble, librojn prenitajn el hejmoj de konatuloj. Inter ili estis libroj el la 19-a jarcento pri Edgar Allan Poe kaj la Usona Enlanda Milito.[2] Hasford estis akirinta privilegiojn el la Cal Poly-SLO kiel loĝanto en Kalifornio, uzante falsan adreson kaj numero de la Sociala Sekureco.[2]

Hasford dekomence malakceptis la akuzojn, sed li finfine akceptis la posedon de kelkaj centoj da ŝtelitaj libroj kan pledis nolo contendere ("ne responde") al posedo de ŝtelita propraĵo. Li estis kondamnita al sesmonata enprizonado (el kiu li plenumis tri monatojn) kaj promesis pagi redonon el la rajtoj de siaj estontaj verkoj.[2]

Hasford plendis, ke li volis la librojn por esplori neniam-publikigitan libron pri la Enlanda Milito. Li priskribis siajn malfacilaĵojn kiel "maldeca atako lanĉita kontraŭ mi farita de fanatikuloj de "Moral Majority" apogita de la tuta povo de Faŝisma Ŝtato."[2]

Verkoj redakti

Notoj redakti

  1. Lewis, Grover (Junio 4a–10a, 1993). "The Killing of Gus Hasford". LA Weekly. BronxBanter blog. Alirita la 11an de Marto, 2014.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Book theft articles. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-01-22. Alirita 2021-03-11.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti