Funebromarŝoj estas kutime ludataj je la nereligia fazo de funebroj, precipe je entombigoj. Ankaŭ je kelkaj politikaj protestmanifestacioj oni uzas funebromarŝojn akompane al simbola funebro (kun antaŭe portata ĉerko).

Ili estas plejparte en minoro, de malrapida tempo kaj unuforma ritmo (laŭ la marŝa karaktero punktitaj plenvoĉaj akordoj), imite funebroprocesion. La funebromarŝoj estas grupigeblaj en komponaĵoj

  • sen aparta funebra okazo (Mozart, Liszt),
  • por la funebro de eminentulo (Purcell, Cherubini, Söderman),
  • memore al amiko aŭ kunulo post la funebro (Grieg),
  • lige kun opera agado por la mortinta heroo (Donizetti, Wagner),
  • kiel idea esprimkaraktero je la konceptado de sonato aŭ simfonio (Beethoven, Chopin, Mahler).

Famaj funebromarŝoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti