La Furioza estas franca rivero kiu fluas en la du departementoj de Ĵuraso kaj de Doubs, en la regiono Burgonjo-Franĉ-Konteo. Estas alfluanto de Loue en maldekstra bordo, do alfluanto de Rodano per Doubs kaj Saono.

La Furieuse
La Furieuse en Salins-les-Bains
rivero
Bazaj informoj
Situo Burgonjo-Franĉ-Konteo, Francio
Longeco 18,7 km
Akvokolekta areo 55 km²
Averaĝa trafluo 1,51 m³/s
Fluo
Fonto Pont-d'Héry (Jura (Franĉ-Konteo))
- Alteco super marnivelo 591 m
- Koordinatoj 46° 52′ 29″ N, 5° 53′ 58″ O (mapo)46.87473995.8994154
Enfluejo Loue (rivero)
- Loko Rennes-sur-Loue
- Alteco 247 m
- Koordinatoj 47° 0′ 27″ N, 5° 50′ 52″ O (mapo)47.00759325.847739
Altecodiferenco 344 m
Geografio
Landoj  Francio
Regionoj Burgonjo-Franĉ-konteo
Trairataj urboj Salins-les-Bains
Map
La Furieuse
vdr

Historio redakti

Unu el la eksaj nomoj de tiu rivero estis "la Foriole", el la latina vorto "foriolus" signifante "diareo". En sia "Priskribo de la Graflando de Burgonjo" en 1552, la humanisto kaj geografo Gilbert Cousin donas pri tio la klarigon: Salins-les-Bains estas akvumita de "la Forique" aŭ "Foriole", kiu movigas kelkajn muelejojn. Ĝi estas nomita tiel ĉar ĝi forpuŝas el la urbo la malpuraĵojn. Oni ĵetas tie, efektive, la ekskrementoj, la balaaĵoj de la domoj kaj la mastrumaj akvoj de la urbo. Estas kiuj nomas ĝin pli honeste "la Furioza" ĉar ĝi fluas kun rapideco kaj furoro.

Geografio redakti

 
Fonto de Faux Perrier

18,7 kilometrojn longa, la Furieuse fontas sur la teritorio de Pont-d'Héry, en regiono arbara kaj abunde akvumita (forêt des Moidons), apud la loko Scier, el la fonto de Faux Perrier, je la altitudo de 591 metroj.[1] En la alta parto, sur la komuna de Pont-d'Héry, ĝi nomas ĝin ankaŭ, laŭ Géoportail, la rivereto de Pré d'Héry.

Ĝia kurso havas ĝeneralan orientiĝon irante ekde la sudo-sud-oriento al la nordo-nord-okcidento. Ĝi ĵetas en Loue en Rennes-sur-Loue[2], je la altitudo de 247 metroj, apud la loko Pont Roz, tuj post la paso sub la N 83 [3].

Komunaj kaj kantonoj trafluataj redakti

La Furieuse trafluas sep komunumoj.[1] Ses el ili estas lokitaj en la kantono de Salins-les-Bains, en Ĵuraso, nome, de la amonto al la alvalo : Pont-d'Héry (fonto) , Chaux-Champagny, Bracon, Salins-les-Bains, Marnoz kaj la Chapelle-sur-Furieuse.

Ĉe ĝia kunfluejo, La Furieuse konstituas la limon inter la komunumoj de Rennes-sur-Loue kaj Grange-de-Vaivre (kantono de Quingey en Doubs kaj Mont-sous-Vaudrey en Ĵuraso).

Toponimo redakti

La Furioza donis ĝian nomon al la komunumo de La Chapelle-sur-Furieuse.

Akvokolekta areo redakti

La akvokolekta areo de La Furieuse staras sur ununura hidrografia zono Loue de la Furieuse à la Larine incuse (U263) kaj estas 1 290 km2.[1]

Alfluantoj redakti

La Furioza havas ses alfluantojn referencitajn en la bazo SANDRE[1] :

  • Ruisseau de Boisset (dekstra flanko) 1,6 km sur la tri komunumoj de Chaux-Champagny, Pont-d'Héry, kaj Salins-les-Bains.
  • Ruisseau de Gouaille (dekstra flanko) 5,2 km sur la du komunumoj de Clucy kaj Salins-les-Bains. Li nomas sin ankaŭ, laŭ Géoportail, en alta parto Ruisseau de l'Etang (rivereto de La Lageto). La Akvofalo de Gouaille disigas tiujn du partojn en zono protektita apud la pado de granda piedmigrado ( GR 59)[3].
  • Bief des Roussets (dekstra flanko) 2,4 km sur la sola komunumo de Salins-les-Bains.
  • Ruisseau le Pissouse (dekstra flanko) 1,9 km sur la du komunumoj de La Chapelle-sur-Furieuse kaj Saint-Thiébaud
  • Ruisseau la Vache (maldekstra flanko)) 4,1 km sur la tri komunumoj de Marnoz, Pretin kaj Salins-les-Bains kaj preterpasante la pado de granda piedmigrado (GR 59)[3].
  • Ruisseau d' Ivrey (dekstra flanko)) 4 km  sur la du komunumoj de La Chapelle-sur-Furieuse kaj Ivrey.

Do ĝia rango de Strahler estas du.

Hidrologio redakti

 
La Furioza al (dekstra flanko)(sube dekstre de la foto)

La Furieuse estas tre abunda rivero, kiel la plimulto de la riveroj de la baseno de Doubs.

La Furieuse en Salins-les-Bains redakti

Lia flukvanto estis observita ekde la 5an de marto 1981 (40 jaroj), en Salins-les-Bains, je altitudo de 330 m.

La modulo de la rivero en Salins-les-Bains estas de 1,6 m3/s.

La Furieuse prezentas sezonajn fluktuojn sufiĉe markitaj, de pluva tipo, kiel ofte en la oriento de Francio. La altaj akvoj okazas aŭtune kaj vintre (la akvokvanta nivelo estas inter 2,14 kaj 2,56 m3/s, de novembro ĝis marto inkludita (kun maksimumo en decembro). Ekde la fino de marto, la akvokavanto malkreskas malrapide ĝis la malaltaj akvoj de somero, kiuj efektiviĝas de julio al septembro, konsenkvence la monata meza akvokvanto estas 0,374 m3 aŭguste. Sed la akvokvantaj fluktuoj povas esti pli fortaj dum mallongaj periodoj kaj laŭ la jaroj.

Uzoj kaj ekologio redakti

 
La Furieuse antaŭ La grande saline de Salins-les-Bains.

La kurso de la Furieuse servis al la paso de la tubo (salakvodukto) de Salins-les-Bains al La saline royale d'Arc-et-Senans.

Parto de la akvoj de la Furioza estas injektita en la geologia kuŝejo da salo sub la urbo por nutri la La grande saline de Salins-les-Bains por produkti salakvon. De 2019, oni redonas pli ekologian formon al la flankoj de la rivero.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 La Furieuse en sandre.eaufrance.fr france
  2. Ĉe la limo kun la commune Grange de Vaivre
  3. 3,0 3,1 3,2 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-12-15. Alirita 2021-07-19.