Gábor Kemény (1910)
Barono Gábor Kemény [kemEnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kemény Gábor estis hungara politikisto, ministro, ĵurnalisto.
Gábor Kemény | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de decembro 1910 en Budapeŝto |
Morto | 19-an de marto 1946 (35-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | pendumo |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto • diplomato • ĵurnalisto |
Gábor Kemény [1] naskiĝis la 14-an de decembro 1910 en Budapeŝto. Li mortis la 19-an de marto 1946 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Gábor Kemény akiris juran diplomon, poste li laboris province en la ŝtata administrado. Post jaroj li komencis kontribui naziajn artikolojn. En 1939 li aliĝis al Sagokruca Partio. Post 2 jaroj li estis estro pri eksteraj aferoj en la partio. Post puĉo de Ferenc Szálasi li estis ministro pri eksteraj aferoj. Post la 2-a mondmilito li estis kondamnita je morto.