Gábor Margittai, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Margittai Gábor estas hungara redaktoro. Lia familia nomvarianto estis Margittay.

Gábor Margittai
Gábor Margittai
Gábor Margittai
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1973 (1973-08-07) (50-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de Szeged
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkistokritikisto • literaturhistoriisto • redaktoro
TTT
Retejo http://kulsomagyarok.hu
vdr

Gábor Margittai[1] naskiĝis la  7-an de aŭgusto 1973(nun 1973-08-07) en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gábor Margittai akiris diplomon en Scienca Universitato Attila József en 1996, post 4 jaroj li akiris sciencan gradon Ph.D.. Post la diplomo li estis redaktoro en pluraj literaturemaj gazetoj, ekde 2020 li estis levita ĉefredaktoro. Inter 2000–2003 li instruis popoldancojn en mezlernejo. Jam dum la studentaj jaroj li ŝatis popoldancadi, eĉ li vizitis eksterlande loĝlokojn, kie vivas hungaroj. Post jaroj li specialiĝis pri esploroj de iamaj hungaroj eksterlande. Tio estis lia ĉeftemo en siaj libroj kaj filmoj. Lia edzino estis ne nur dancpartnero, sed ankaŭ kunulo en eksterlandaj esploroj. Li ricevis premion en 2014.

Elektitaj libroj redakti

  • Agyagcsónak (1999)
  • Külső magyarok – Utazás a végeken (2005)
  • Nyugtalan klasszikusok – Ars poeticák és arcpoétikák. Hagyománytudat Babits Mihály esszéművészetében (parte disertaĵo, 2005)
  • Mi a madzsar? – Magyar tudatú néptöredékek Ázsiában, Afrikában, Európában (2009, 2010)
  • Szamár-sziget szellemkatonái (2014)
  • Láthatatlan kastély (2020)

Elektitaj filmoj redakti

  • A legvörösebb föld (reĝisoro, scenaristo, kameraisto, 2014)
  • Szamár-sziget rabjai (dokumenta filmo, 2015)
  • Kassa, a skizofrén város (mallonga filmo, 2016)
  • Tiltott kastélyok (1-9, serio, 2017-2020)
  • Egy magyar nő Barbárföldön (mallonga filmo, 2023)

Fontoj redakti

Referencoj redakti