Gábor Rekettye (pli aĝa)

Gábor Rekettye [reketje], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Rekettye Gábor estas hungara ekonomikisto, altlerneja instruisto. Lia samnoma filo estis Rekettye Gábor (pli juna).

Gábor Rekettye (pli aĝa)
Gábor Rekettye (pli aĝa)
Gábor Rekettye (pli aĝa)
Persona informo
Naskiĝo 12-an de julio 1944 (1944-07-12) (79-jaraĝa)
en Villány
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto
Okupo
Okupo ekonomikistoverkisto
vdr

Gábor Rekettye[1] naskiĝis la  12-an de julio 1944(nun 1944-07-12) en Villány.

Biografio redakti

Gábor Rekettye maturiĝis en gimnazio en Pécs, poste li akiris an diplomon en Universitato Károly Marx en 1967. Post la diplomo li revenis al Pécs, kie li havis postenon en uzino. Inter 1973–1978 li instruis en Scienca Universitato Janus Pannonius, poste li havis altan postenon en komerca firmao, inter 1984-1989 li laboris en la firmaa oficejo en Tokio. Hejmenveninta li instruis denove en la universitato, kie ekde 1995 li estis katedrestro, inter 1993-1996 dekano. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1984, li doktoriĝis (DSc) en 2003 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premiojn inter 1977-2018.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Külkereskedelmi ismeretek 2. Külkereskedelemtechnikai és gazdasági ismeretek (1974)
  • Külpiaci marketing (kunaŭtoro, 1992)
  • Nemzetközi marketing (kunaŭtoro, 2009)
  • Értékteremtés 4.0 -Termékek és szolgáltatások vevőorientált tervezése, fejlesztése és menedzselése (2018)
  • Villányból Tokióba - Egy külkereskedő-diplomata-egyetemi professzor kalandos élete (2020, angle 2021)

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti