Gábor Tusnády [tuŝnAdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tusnády Gábor estas hungara matematikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1995, ordinara en 2001) de Hungara Scienca Akademio.

Gábor Tusnády [1] naskiĝis la 21-an de decembro 1941 en Mátészalka.

Biografio

redakti

Gábor Tusnády frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1959-1964, poste li restis samloke kiel helpinstruisto. En 1965 li eklaboris en matematika instituto. Li ankaŭ instruis en universitato de Debrecen inter 1995-1998, dume li profesoriĝis en 1996. Li doktoriĝis en 1994 antaŭ la akademio. Li partoprenas en redaktado de fakrevuo Studia Scientiarum Mathematicarum Hungarica. Li okupiĝis precipe pri probablokalkulo kaj entropio. Li ricevis 3 premiojn inter 1977-1998.

Verkaro (elekto)

redakti
  • Information Sources with Different Cost Scales and the Principle of Conservation of Entropy (1969)
  • On Sequences of „Pure Heads” (1975)
  • Idősorok analízise (1986)
  • Mutáció és szelekció (1996)
  • Reconstruction of Kauffman networks applying trees (2006)

Fontoj

redakti