Gáspár Schulek M.
Gáspár Schulek M. [gAŝpAr ŝulek em], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Schulek M. Gáspár, slovake Gašpar Šulek estis hungara luterana pastro, instruisto. Lia filo estis Ágoston Schulek (ekonomo).
Gáspár Schulek M. | |
---|---|
Pentraĵo pri Gáspár Schulek M. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 6-an de januaro 1788 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Nagypalugya |
Morto | la 20-an de junio 1827 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Pozono |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Ágoston Schulek |
Okupo | |
Okupo | filozofo • luterana pastoro |
Gáspár Schulek M.[1] naskiĝis la 6-an de januaro 1788 en Nagypalugya (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Paludza en Slovakio), li mortis la 20-an de junio 1827 en Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio).
Biografio redakti
Gáspár Schulek M. studis en Eperjes (1805-1809), Debrecen, Tübingen (1810), Vieno (1811) kaj Wittenberg (1812). En la lasta urbo li doktoriĝis, hejmenveninta en 1813 li pastriĝis en Eperjes, poste li estis luterana pastro en Tiszolc. Inter 1820-1824 li estis pastro de Nyíregyháza, poste ĝismorte li instruis en liceo en Pozono.
Elektitaj kontribuoj redakti
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM160109 hungarlingva datenaro de muzeo