Géza JAKÓ, laŭ hungarlingve kutima nomordo Jakó Géza, angle Geza J. Jako estas hungara, poste usona kuracisto, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (2001).

Géza Jakó
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1930 (1930-08-09)
en Budapeŝto
Morto 1-an de novembro 2015 (2015-11-01) (85-jaraĝa)
en Bostono
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Semmelweis
Memorigilo Géza Jakó
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Géza Jakó [1] naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1930 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Géza Jakó frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1948-1953. Li komencis sian karieron en Mezőtúr, ĉar li ne apartenis al la laboristoj (=proletoj). Baldaŭe li revenis al sia naskiĝurbo. Li partoprenis en la revolucio en 1956, tial li devis rifuĝi al eksterlando. En 1957 li plulernis en Harvard, kie li laboris inter 1957-1974, poste en Bostono, kie li ankaŭ instruis. Li okupiĝis precipe pri oreloj. En 1984 li aktive helpis kuracistan anglan katedron en universitato en Pécs. Li ricevis hungarajn kaj usonajn premiojn.

Fontoj redakti