Géza Szvacsina
Géza Szvacsina [svaĉina], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szvacsina Géza estis hungara notario, urbestro.
Géza Szvacsina | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1849 aŭ 1850 en Mezőpanit (Transilvanio, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 16-an de aprilo 1917 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Tombo | Tombejo Házsongárd ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | juristo loka politikisto ![]() |
Géza Szvacsina[1] naskiĝis la en 1849 aŭ 1850 en Mezőpanit (Transilvanio, Aŭstra Imperio, nuntempa Pănet en Rumanio), li mortis la 16-an de aprilo 1917 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGéza Szvacsina maturiĝis en piarista gimnazio en Kolozsvár, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Akademia Liceo. Li eklaboris en 1880 en municipo de Kolozsvár kiel notario. Inter 1898 kaj 1913 li estis urbestro de Kolozsvár. En tiu periodo la urbo travivis imponan evoluon. En 1913 li malsaniĝis, tial li pensiuliĝis. Li ricevis reĝan premion en 1894, titolojn reĝa konsilisto en 1900, reĝa kortega konsilisto en 1910.
Liaj kontribuoj
redakti- A siketnémák államilag segélyezett kolozsvári intézetének ismertetése (1900)
- Jelentés a vakok kolozsvári országos intézetének 1-ső évi működéséről (1901)