Gürbe estas rivero en Kantono Berno. Ĝi fontas sude de la monto Gantrisch kaj alfluas apud Kehrsatz norde de Belp kaj sude de Berno al Aro. La rivero havas longecon de 29 kilometroj.

Gürbe
Grübe en Toffen
riverofluanta akvejo
Bazaj informoj
Longeco 29 km
Akvokolekta areo 117 km²
Averaĝa trafluo 1,72 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 1 700 m
Enfluejo Aro
- Alteco 508 m
Geografio
Alfluantoj Tiefengraben, Fallbach kaj aliaj
Rivero en Eŭropo
vdr

Fonto redakti

Gürbe fontas sur la teritorio de la eksklavo Nünenenberg, kiu apartenas al la komunumo Rüeggisberg en kvin fontriveroj sudoriente de Gantrisch sur alteco de 1700 m s.m. je la koordinatoj 46° 42′ 20″ N 7° 27′ 4″ O / 46.70556 °N, 7.45111 °O / 46.70556; 7.45111 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 20″ N 7° 27′ 4″ O / 46.70556 °N, 7.45111 °O / 46.70556; 7.45111 (mapo).

Fluvojo redakti

Dum la unuaj kvin kilometroj la rivero fluas nordorienten inter Gurnigel en sudokcidento kaj Nünenenflue en sudokcidento. Dum tiu parto la river perdas preskaŭ mil metrojn de alteco. En Blumenstein la rivero atingas la ebenaĵon, kiun la Aro-Glaĉero de la glaciepoko formis. La rivero nun turniĝas norden kaj fluas tra la tiel nomita Gürbe-Valo, formas la limon inter Wattenwil (okcidente) kaj Forst-Längenbühl (oriente), tiam ĝi fluas tra Wattenwil, Burgiwil, Lohnstorf, Mühlethurnen, Kirchenthurnen, Kaufdorf, Toffen kaj Belp.

Alfluantoj redakti

La alfluantoj de Gürbe estas de maldekstre (okcidento) Meierisli Graben, Tiefengraben, Mettlibach, Spengelibach, Eybach, Ölibach kaj Mülibach kaj de dekstre (oriento) Fallbach kaj Müsche.

Alfluejo redakti

Sur la lastaj du kilometroj Gürbe fluas praktike paralele al Aro kaj formiĝis flotebenaĵo inter Gürbe kaj Aro, sur kiu situas la internacia Flughaveno Berno-Belp. La lastajn metrojn la rivero pasas tra teritorio de Kehrsatz por tiam en kurbiĝo de Aro ĉe la suda limo de la federacia urbo Berno alfuli sur alteo de 508 m s.m. al ĉi-lasta.

Ciferoj redakti

La rivero havas longecon de 29 km de la fonto ĝis alfluo. La areo de la akvokolekta baseno havas grandecon de 117 km², kaj la averaĝa akvoluo ĉe la mezurstacio Belp en la jaro 2011 estis 1,72 m³/sek. [1]

Inundoproktekto redakti

Ĉar la regiono de Gantrisch estas konata pro fortaj fulmotondroj kun enormaj pluvokvantoj, la rivero Gürbe regule inundadis. En la 18-a jarcento oni tial komencis korekti la riveron. Unua etapo finiĝis en la jaro 1860. En 1911 la konstruado finiĝis. La 29-an de julio okazis granda fulmotondro, kiu kaŭzis inundojn, kiujn la malnovaj protektomuroj ne povis reteni. La Gürbe-Valo-Fervojo dum du semajnoj devis interrompi sian funkciadon kaj la inundoprotekro malnova estis preskaŭ komplete detruita kaj devis estis novkonstruita.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


Bildoj redakti