Kehrsatz
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Kehrsatz (stacidomo) kaj Kehrsatz Nord (stacidomo). |
Kehrsatz estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 4 084 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Kehrsatz | |
---|---|
Blazono de Kehrsatz | |
Stacidomo de Kehrsatz | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Berno-Mezlando |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Seftigen |
Geografia situo | CH1903: 602453 / 195402 (mapo)46.9097222222227.4708333333333Koordinatoj: 46° 55′ N, 7° 28′ O; CH1903: 602453 / 195402 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 4084 |
Areo | 4,44 km² |
Alteco | 570 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3122 |
Komunumkodo | 0870 |
Mapo de Kehrsatz | |
Geografio
redaktiKehrsatz situas en la Svisa Mezlando ĉe la suda bordo de la rivero Aro proksimume 5 kilometrojn okcidentsudokcidente de la centro de la federacia urbo Berno, al kies aglomeraĵo la komunumo apartenas. La komunumo konsistas el la vilaĝo Kehrsatz kaj la setlejoj kaj kvartaloj Holzmatt, Hulistal, Tannacher, Selhofen, Stockacher kaj Untere Gurten.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,44 km², de kiuj 22,3% estas kovritaj de arbaro, 54,5% servas por agrikulturo kaj 21,2% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Kehrsatz limas en nordo al Muri ĉe Berno, en oriento al Belp, en sudo al Wald, kaj en okcidento al Berno.
Trafiko
redaktiTra Kehrsatz pasas la kantona ĉefvojo n-ro 221 de Berno al Belp, kiu sur la teritorio de la komunumo parte estas konstruita kiel rapidvojo. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A1 kaj la svisa aŭtovojo A6 situas en distanco de 6 kilometroj norde apud Berno respektive sude apud Muri.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Kehrsatz datiĝas el la jaro 1281 kiel Kersaz, eventuala pli frua mencio estas Cerrisaz. En Kehrsatz estis trovitaj tomboj el la La-Tène-epoko kaj la restaĵoj de vasta gaŭla-romia kamparbieno kun protektomuro kaj romia monerdeponejo. Dum mezepoko Kehrsatz apartenis supozeble al la Belp-Montenach. Ekde la 13-a jarcento diversaj bernaj civitanoj estis bienposedantoj en Kehrsatz. Ekde la 15-a jarcento la feŭdo pri Kehrsatz estis unuigita en senjorujo, kies sidejo troviĝis en la Kastelo Kehrsatz. La supera jurisdikcio apartenis ĝis la Helveta Revolucio den 1798 al la kampartribunalo Seftigen. En 1803 Kehrsatz estis atribuita kiel komunumo al la distrikto Seftigen kaj post ties malfondo en la jaro 2010 fariĝis parto de la administra distrikto Berno-Mezlando. [2]
Notoj kaj referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Kehrsatz – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Blumenhof, Kehrsatz
-
Kamparsidejo Lohn, Kehrsatz
-
Selhofen, Kehrsatz