Kehrsatz

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Hulistal)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Kehrsatz (stacidomo) kaj Kehrsatz Nord (stacidomo).


Kehrsatz estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 4 084 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Kehrsatz
Blazono de Kehrsatz
Blazono de Kehrsatz
Blazono de Kehrsatz
Stacidomo de Kehrsatz
Stacidomo de Kehrsatz
Stacidomo de Kehrsatz
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Seftigen
Geografia situo CH1903: 602453 / 195402 (mapo)46.9097222222227.4708333333333Koordinatoj: 46° 55′ N, 7° 28′ O; CH1903: 602453 / 195402 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4084
Areo 4,44 km²
Alteco 570 m super marnivelo
Poŝtkodo 3122
Komunumkodo 0870
Mapo de Kehrsatz
Mapo de Kehrsatz
Mapo de Kehrsatz
vdr

Geografio redakti

Kehrsatz situas en la Svisa Mezlando ĉe la suda bordo de la rivero Aro proksimume 5 kilometrojn okcidentsudokcidente de la centro de la federacia urbo Berno, al kies aglomeraĵo la komunumo apartenas. La komunumo konsistas el la vilaĝo Kehrsatz kaj la setlejoj kaj kvartaloj Holzmatt, Hulistal, Tannacher, Selhofen, Stockacher kaj Untere Gurten.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,44 km², de kiuj 22,3% estas kovritaj de arbaro, 54,5% servas por agrikulturo kaj 21,2% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Kehrsatz limas en nordo al Muri ĉe Berno, en oriento al Belp, en sudo al Wald, kaj en okcidento al Berno.

Trafiko redakti

Tra Kehrsatz pasas la kantona ĉefvojo n-ro 221 de Berno al Belp, kiu sur la teritorio de la komunumo parte estas konstruita kiel rapidvojo. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A1 kaj la svisa aŭtovojo A6 situas en distanco de 6 kilometroj norde apud Berno respektive sude apud Muri.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Kehrsatz datiĝas el la jaro 1281 kiel Kersaz, eventuala pli frua mencio estas Cerrisaz. En Kehrsatz estis trovitaj tomboj el la La-Tène-epoko kaj la restaĵoj de vasta gaŭla-romia kamparbieno kun protektomuro kaj romia monerdeponejo. Dum mezepoko Kehrsatz apartenis supozeble al la Belp-Montenach. Ek de la 13-a jarcento diversaj bernaj civitanoj estis bienposedantoj en Kehrsatz. Ek de la 15-a jarcento la feŭdo pri Kehrsatz estis unuigita en senjorujo, kies sidejo troviĝis en la Kastelo Kehrsatz. La supera jurisdikcio apartenis ĝis la Helveta Revolucio den 1798 al la kampartribunalo Seftigen. En 1803 Kehrsatz estis atribuita kiel komunumo al la distrikto Seftigen kaj post ties malfondo en la jaro 2010 fariĝis parto de la administra distrikto Berno-Mezlando. [2]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti