Thalheim ĉe Turo

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Gütighausen)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Thalheim-Altikon (stacidomo).

Thalheim ĉe Turo estas komunumo en la distrikto Andelfingen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 799 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Thalheim ĉe Turo
Blazono de Thalheim ĉe Turo
Thalheim ĉe Turo
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Andelfingen
Koordinatoj  47° 34′ 50″ N 8° 45′ 16″ O / 47.58056 °N, 8.75444 °O / 47.58056; 8.75444 (mapo)Koordinatoj: 47° 34′ 50″ N 8° 45′ 16″ O / 47.58056 °N, 8.75444 °O / 47.58056; 8.75444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 799
Areo 6,44 km²
Alteco 385 m super marnivelo
Poŝtkodo 8478
Komunumkodo 0039
Mapo de Thalheim ĉe Turo
vdr

Geografio redakti

 
Lernejo de Gütighausen

Thalheim ĉe Turo situas en la Zurika Vinlando ĉe la norda bordo de la rivero Turo. Al la komunumo apartenas ankaŭ la municipo Gütighausen, kiu situas ĉe la bordo de la rivero Turo. En la jaro 1862 tie estis konstruita la fervojponto trans la rivero Turo.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Thalheim ĉe Turo limas en nordokcidento al Ossingen, en nordoriento al Neunforn (Kantono Turgovio), en oriento al Altikon, en suro al Dinhard, en sudokcidento al Dägerlen, kaj en okcidento al Adlikon.

Trafiko redakti

Thalheim ĉe Turo estas per la trajnlino de Vinterturo al Stein ĉe Rejno de la Svisaj Federaciaj Fervojoj kaj per poŝtaŭtobuslinio al Andelfingen bone konektita kun la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio redakti

La origina nomo de la vilaĝo Thalheim ĉe Turo estis Dorlikon. Oni supozas, ke tio estis nomo de alemano, kiu en la 7-a jarcento post Kristo fondis la setlejon. La unua dokumenta mencio de Thalheim ĉe Turo datiĝas el la jaro 1166 kiel Torlinchovin. Ĉar en la alemana lingvo Tor signifas idioto oni ofte mokis pri la dorlikonanoj, kaj tial la registara konsilantaro de la Kantono Zuriko permesis en la jaro 1878 la ŝanĝon de la nomo al Thalheim ĉe Turo.

En la jaro 2004 cetere grupo da loĝantoj deponis petskribon al la komunuma konsilantaro renomi la komunumon laŭ la malnova nomo Dorlikon. Estiĝis tiam komitato, kiu ekzamenas tiun-ĉi peton. Ĉar tamen laŭ la kantona konstitucio nomŝanĝoj estas permesataj nur laŭ tre restriktivaj kriterioj, oni ne devas atendi baldaŭan renomiĝon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti