GUAM Organizo por Demokratio kaj Ekonomia Disvolviĝo

interŝtata unuiĝo, konsistante el Kartvelio, Ukrainio, Azerbajĝano kaj Moldavio

GUAM Organizo por Demokratio kaj Ekonomia Disvolviĝo estas regiona organizo de kvar postsovetiaj ŝtatoj konsistante el Kartvelio, Ukrainio, Azerbajĝano kaj Moldavio. La mallongigo GUAM[1] venas el la komencaj literoj del partoprenantaj landoj (en la rusa lingvo).

GUAM Organizo por Demokratio kaj Ekonomia Disvolviĝo
emblemo
GUAM logo.png
Fondodato 10-a de oktobro 1997
Sidejo [[]], [[]]
Retejo https://guam-organization.org/en/ Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
GUAM
GUAM Summit 2006. May 22-23 2006. Kyiv

Oficiala lingvoRedakti

La oficiala intertrakta lingvo de GUAM estis la rusa, sed ĝi estis forigita favore al la angla en 2014. En 2017, interkonsentoj pri liberkomerca areo estis establitaj por la unua fojo. La invado kaj aneksado de Krimeo en marto 2014, puŝis GUAM al okcidenta integriĝo. En decembro 2014, la tiama ukraina ministro pri eksterlandaj aferoj Pavlo Klimkin proponis al GUAM uzi la anglan dum kunvenoj, anstataŭ la rusan, kiu ankaŭ estis la ĉefa lingvo uzata en oficialaj kunvenoj en Sovetunio. Reprezentantoj de GUAM konsentis[2][3].

HistorioRedakti

Ĝi fondiĝis la 10-an de oktobro de 1997 kaj celas la fortiĝon de la politika, ekonomia kaj sekureca kooperado inter la membroŝtatoj. La fondiĝon de GUUAM instigis Usono, kiu volis krei institucion sendependan de Rusio. Uzbekio aniĝis en 1999, sed estas ne tro aktiva.

Post kiam 2004 Azerbajĝano orientiĝis al Turkio, Moldavio al Rusio, Ukrainio kaj Kartvelio fortigis la kunlaboron, GUUAM perdis sian signifon. La dumtempe mortinta ĉefministro de Kartvelio, Zurab Ĵvania, deklaris en 2004 la neceson de pluekzisto de GUUAM. Ĉar 2005 en Ukrainio kaj Moldavio gajnis la balotojn fortoj, kiuj volas proksimiĝi, sendependiĝi de Rusio, GUUAM havas denove signifon.

BildgalerioRedakti


Vidu ankaŭRedakti

Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj

KSŜ

Guamo.

Ekstera ligiloRedakti

(en) Oficiala retejo de GUAM Arkivigite je 2006-03-31 per la retarkivo Wayback Machine ĉe la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Azerbajĝano

ReferencojRedakti

  1. Noto: antaŭ eksiĝo de Uzbekistano ĝi nomiĝis GUUAM
  2. (en) Ex-Soviet GUAM Switches To English (ekssovetia GUAM alprenas la anglan), RadioFreeEurope/RadioLiberty
  3. (en) Ex-Soviet GUAM Group Drops Russian, Switches To English. Radio Free Europe/Radio Liberty, la 5-an de decembro 2014.