Gaetano Piccinini (1904-1972) estis katolika sacerdoto de la kongregacio de don Luigi Orione vivinta ĉevale de la dua mondmilito religie engaĝiĝinta en Romo kaj Latio. Karakterizo de lia aktivado, la plej konata kaj nun (21/6/2011) publike rekonata, estis ekzaltita per la inskribo de lia nomo en la listo de Justuloj inter la popoloj de Jad Washem de Jerusalemo.[1]

Gaetano Piccinini
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1904 (1904-02-06)
en Avezzano
Morto 29-an de majo 1972 (1972-05-29) (68-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Alma mater Universitato de Torino
Okupo
Okupo presbitero
vdr

La rekona – kaj rekompenca – ceremonio okazis en Romo, dum kiu parolis Bruno Camerini por rakonti kiel la religiulo sukcesis savi lin, dekjaran knabon, kaj liajn fratinojn kaj lian patrinon ilin gastigante, kaj kaŝante, en diversaj religiaj domoj dum la nazia rastoperacio en la roma geto. Pastro Gaetano agadis tiel, aldonis la atestanto, ĉar li praktikadis la precepton de amo al la proksimularo skribitan en la Biblio. El sia kaŝejo, Bruno mense sekvis, la 18an de oktobro de 1943 la foriĝon de la trajno direktigita al Aŭŝvico [2] kun siaj kunreligianoj. Fine Bruno rimarkigis ke “pastro Piccinini ĉiam respektis mian religian-hebrean kredon”. En la ceremonio intervenis ankaŭ Mordechay Lewy, Israela ambasadoro ĉe la Sankta Seĝo, kiu substrekis la eventon per tiuj precizaj vortoj: “Estus grava eraro pensi ke la helpo al la judoj (en kiu inskribiĝas ankaŭ la agado de Gaertano Piccinini) dum la milito, en Romo okupita de nazioj, alvenis de monaĥejoj kaj diversaj religiaj institucioj kvazaŭ ĝi estus ilia iniciato neapogita kaj sugestita de Vatikano".

Gaetano Piccinini estas 61a itala pastro kies nomo estas skribe memorigita en la muzeo de Jad Vaŝem.

Referencoj redakti

  1. Avvenire 2011/7/25; Famiglia Cristiana 2011/6/23); L’Osservatore romano 2011/6/25
  2. Vatikano divernabiere protestis. Estis la ununura trajno, el Romo, kun tiaj prizonuloj al tia destino. El 1022 judoj deportitaj, revenis nur 17 [1]

Eksteraj ligiloj redakti

[11] [12]